András Patkós [andrAŝ patkOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Patkós András estas hungara fizikisto pri atomoj, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2007).

András Patkós
Patkós András, 2014
Patkós András, 2014
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1947 (1947-05-12) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo fizikisto • kosmologo
vdr

András Patkós [1] naskiĝis la 12-an de majo 1947 en Budapeŝto.

Biografio redakti

András Patkós frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1965-1970, poste li samloke ekinstruis. Li doktoriĝis en 1973 en Universitato de Budapeŝto, poste antaŭ la akademio en 1987. Li profesoriĝis en 1989. Inter 1998-2003 kaj post 2007 li estis katedrestro. Li estis gastoprofesoro interalie en Ĝenevo, Kopenhago. Li havas edzinon, kiu naskis 2 filojn. Li okupiĝas precipe pri partikla fiziko. Li ricevis 4 premiojn inter 1978-1992.

Verkaro (elekto) redakti

  • Effective Dielectric Theory from QCD (1982)
  • A Hierarchy of Effective Field Theories of Hot Electroweak Matter (1994)
  • Inflációs kozmológia (2005)

Fontoj redakti