Andreo Rublov

(Alidirektita el Andreo Rublev)

Andreo RUBLOV (ruse Андрей Рублёв; naskiĝis ĉ. 13601370, mortis en 1427 aŭ en la 29-a de januaro 1430) estis la plej granda rusa ortodoksa pentristo kaj faristo de ikonoj de Moskvo kiu vivis en la 14-a jarcento. Li estas konata por sia ikono mejloŝtona: "La Sankta Triunuo".

Andreo Rublov
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1359 (1359-11-30)
en Grandprinclando Moskvo
Morto 29-an de januaro 1430 (1430-01-29) (70-jaraĝa)
en Andronikov Monaĥejo
Mortokialo pesto
Tombo Andronikov Monaĥejo
Ŝtataneco Grandprinclando Moskvo
Okupo
Okupo pentristo • iconographer • iluministo
Verkoj Triunuo de Andreo Rublov
Christ the Redeemer
Archangel Michael
TTT
Retejo http://andrey-rublev.ru
vdr
La Sankta Triunuo de Rublov
Ikono kiu reprezentas Paŭlon, realigitan de Andreo Rublov ĉirkaŭ la jaro 1407. De 110 x 160 cm, ĝi konserviĝas en la Tretjakova galerio de Moskvo.

Lia unua mencio estas en 1405 kiam li ornamis ikonojn kaj freskojn por la Katedralo de la Anunciacio de la Moskva Kremlo kun Feofan Grek kaj Prokhor de Gorodets.

En 1408 li pentras (kun Daniil Cherni) en la Katedralo de la Endormiĝo ĉe Vladimir kaj en 1425–1427 en la Katedralo de La Sankta Triunuo ĉe Sergijev Posad. Malantaŭ la morto de Daniil, Andreo venis al La Andronikov Monaĥejo en Moskvo, kie li pentris sian lastan verkon, fresko en la Savista Katedralo.

En lia arto Rublov kombinis du tradiciojn: la alta asketismo kaj la klasika harmonio de la Bizancanoj. La karakteroj de liaj pentradoj estas ofta pacaj, kvietaj kaj respegulaj. Lia arto estas konata kiel la skemo laŭ kiu modernaj ikonartistoj laboras.

Li mortis en monaĥejo de Andronikov en la 29-a de januaro de 1430. Li estis enkanonigita de la Rusa Ortodoksa Eklezio en 1988 kiel ru:Преподобный. La Eklezio festas lian festivalon en la 4-a de julio.

En 1966 Andrej Tarkowski faris filmon, kiu estas bazita sur la vivo de Andreo Rublov.