Angèle

Angèle Van Laeken, alinomata Angèle, naskiĝinta la 3an de decembro 1995a en Uccle (Brusela Ĉefurba Regiono), estas belga aŭtoro-komponisto-interpretisto, muzikisto kaj muzik-produktisto.

Angèle
Naskonomo Angèle Joséphine Aimée Van Laeken
Alie nomata Angèle
Naskiĝo 3-an de decembro 1995
en Uccle,  Belgio
Ĝenroj Franclingva kanzono, pop-muziko
Profesio Aŭtoro-komponisto-interpretisto, muzikisto, muzik-produktisto
Instrumentoj Voĉo, piano
Eldoninto Angèle VL, Initial Artist Services, Universal France
Retejo angelevl.be
Persona informo
Naskonomo Angèle Joséphine Aimée van Laeken
Aliaj nomoj Angèle
Lingvoj francaanglanederlanda
Ŝtataneco Belgio
Familio
Patro Marka
Patrino Laurence Bibot
Frat(in)o Roméo Elvis
Okupo
Okupo pianisto • voĉaktoro • kantaŭtoroaktoro • DJ producer • modelo • diskografa artisto
TTT
Retejo https://angelevl.be/
vdr

Ŝia unua albumo, Brol, publikigita en oktobro 2018a kaj premiita kiel disko el diamanto, vendiĝis je pli ol 500 000 ekzempleroj, 11 monatojn post sia publikiĝo.

Biografio redakti

Angèle Van Laeken naskiĝis la 3an de decembro 1995 en Uccle en Belgujo. Ŝi estas la filino de la kantisto Marka kaj de la aktorino Laurence Bibot (fondintoj de la duopo pop-rok-elektro Monsieur et Madame / Sinjoro kaj Sinjorino), kaj la fratino de la rep-muzikisto Roméo Elvis.

Ŝi kreskis en Linkebeek, en la suda ĉirkaŭ-urbo de Bruselo. Ŝia patro frue kuraĝigis ŝin ke ŝi lernu pian-ludon, kio kondukis ŝin al muzika kariero.

Angèle frekventis katolikan institucion kun rigora edukado, en kiu ŝi sentis sin fremda, antaŭ ol aliri al la Lernejo Decroly, kun pedagogio inspirita de la nova edukado. La diversaj artaj opcioj de ĉi tiu duagrada lernejo ebligis al ŝi disvolviĝi kaj frekventi ĵaz-lernejon antaŭ ol partopreni la grupon de sia patro.

Muzika kariero redakti

Angèle unuajn fojojn koncertis en trinkejoj de Bruselo.

Ŝi famiĝis en 2016, interalie kantante titolon de Dick Annegarn : Bruxelles, sed ankaŭ tra mallongaj videaĵoj sur sia Instagram-konto en kiuj ŝi miksis kanton kaj humuron. Dum la jaro 2017a, ŝi kantis ĉe antaŭ-spektakloj de la franca-kubana duopo Ibeyi kaj de la belga rep-kantisto Damso, kiun ŝi krome akompanis en lia albumo Lithopédion.

Ŝia unua unukanzona disko, La Loi de Murphy, publikiĝis fine de 2017 kaj estis milionfoje vizitita ĉe YouTube. Dua unupeca disko, titolita Je veux tes yeux (Mi volas viajn okulojn), estis publikigita komence de 2018. Ambaŭ filmetoj estis verkitaj de la belga fotistino Charlotte Abramow.

En majo 2018a, ŝi unuafoje koncertis en Parizo en Trianon, akompanate de MC Solaar, per la titolo Victime de la mode (Viktimo de la modo), kaj sekve partoprenis grandajn somer-festivalojn en Belgujo, en Francujo kaj en Svisujo, ekzemple Les Ardentes, Dour, Garorock, Rock Werchter kaj precipe la festival des Vieilles Charrues (festivalo de la Malnovaj Plugiloj).

Angèle tiam produktis La Thune, sian trian unupecan diskon.

Ŝi sekve anoncis la publikigon de sia unua albumo Brol ĉe la marko Initial. Ĝiaj titoloj estis prezentataj en aŭgusto 2018a. La albumo estis publikigita la 5an de oktobro 2018a, samtempe kiel ŝia kvara unupeca disko, Tout oublier (Ĉion forgesi), duope kun ŝia frato, Roméo Elvis. Tiu ĉi albumo ricevis sukceson ekde la komenco, interalie ĉar Angèle aperis en diversaj francaj televidaj elsendoj, kiel Taratata la 27an de oktobro. En novembro 2018a, en intervjuo por la retejo de Télérama, ŝi asertis ke ŝi perceptas evidentan seks-diskriminacion en la muzikaj medioj, kaj konstatis ke iuj malfacile akceptas ke ŝi mem verkas, komponas kaj produktas siajn kanzonojn. La 5an de decembro 2018a, tiu albumo Brol estis proklamita disko el plateno, du monatojn post sia publikiĝo. Komence de septembro 2019a, ĝi estis proklamita disko el diamanto pro vendo de 500 000 albumoj.

La 14an de aprilo 2019a, Angèle malkovrigis la filmeton Balance ton quoi . Pro la dusenseco de la franclingva verbo « balancer » (ĉu denunci, ĉu alĵeti), estas malfacile traduki ĉi tiun titolon. Ĝi estas kaj aludo al la kampanjo « Balance ton porc » / « Denuncu vian porkon », kaj al la konsilinda memrega kaj ribelema reago de virino fronte al maskleca konduto : « Rebatu vian "kio ? "-n » kun la subdirita malestima signifo : « Kio ? » = « Kiu estas via problemo ? ».

La 15an de junio 2019a, ŝi partoprenis je La kanzono de la jaro elsendita sur TF1, dank’ al la sukceso de sia titolo Tout oublier (Ĉion forgesi). En aŭgusto 2019a, ŝi partoprenis la festivalon de la reĝo Arthur.

La 8an de septembro 2019a, ŝi diskonigis la filmeton de Flou (Malneta).

La 10an de oktobro 2019a, ŝi lanĉis novan kanzonon, Perdus (Perditaj). Ĝi aperas sur la reeldono de ŝia albumo Brol, titolita Brol, la suite (la sekvo).

La 8an de novembro 2019a, ŝi publikigis novan unupecan diskon, Oui ou non (Jes aŭ ne), kun humura filmeto pri la reklamado.

En 2020, Angèle kunlaboris kun la londona kantistino Dua Lipa por la komuna titolo Fever (Febro) eltirita de la reeldono de ties albumo, Future Nostalgia. Ambaŭ kantistinoj estis devigataj komponi tiun pecon distance pro la koronvirusa epidemio.

En oktobro 2021-a, Angèle produktis novan unupecan diskon titolitan Bruxelles je t'aime (Bruselon mi amas vin) kaj anoncis la eldonon de sia dua albumo titolita Nonante-Cinq (Naŭdek Kvin), kaj aĉetebla ekde la 3-a de decembro 2021-a. La saman tagon ekvideblis la videaĵo Démons (Demonoj) kunlabore farita kun la belga artisto Damso.

Fine de 2022, estis reeldonita Nonante-cinq kun kvino da novaj kanzonoj.

Kina kariero redakti

Ŝia kina kariero komenciĝis en la fako dublado. En 2019 ŝi prenis la franclingvan voĉon de la persono Gabby Gabby en Toy Story 4. Ŝi poste, sekve de la forpaso de Odile Schmitt en marto 2020-a, prenis la voĉon de Lola Bunny en la filmo Space Jam : Nouvelle Ère (Nova Erao) sur la ekranoj en julio 2021-a.

Kiel aktorino, ŝi estis elektita en 2021 de Leos Carax por ludi en la malfermo-filmo de la 74-a Festivalo de Cannes, unu el la ses akuzantinoj en la filmo Annette flanke de Marion Cotillard kaj Adam Driver. Ŝi poste ludis la rolon de Falbala en la venonta adapto de Astérix, Astérix kaj Obélix : L'Empire du Milieu, por ekmontro planita en 2023.

Pri televido, ŝi aperis en 2020 en la serio La Flamme (La Flamo) en la rolo de Anna, unu el la svatiĝantino de Marc (ludata de Jonathan Cohen).

La 26-an de novembro 2021-a, publikiĝis sur Netflix dokumento pri ŝia vivo, titolita Angèle.

Filantropio redakti

Tra sia muziko kaj siaj tekstoj, Angèle montras sin engaĝita kontraŭ la seksismo, notinde en sia kanzono Balance ton quoi, pri kiu ŝi faris video-filmeton kunlabore kun Charlotte Abramow kaj Ophélie Secq, kun la partopreno de Pierre Niney, Antoine Gouy kaj de Nikita Bellucci.

En majo 2019a, ŝi anoncis sian kunlaboron kun la fondaĵo KickCancer (asocio kiu aktivas kontraŭ la kancero ĉe infanoj kaj rikoltas monon okaze de alvokoj al projektoj aŭ okaze de mon-kolektaj kuradoj tiaj kiaj Run to Kick). Ŝi fariĝis ties ĉef-subtenanto por la jaro 2019 kaj partoprenis la kuradon la 29an de septembro 2019a.

Aliaj agadoj redakti

Angèle donis sian voĉon al Gabby Gabby en la franclingva versio de la filmo Toy Story 4 publikigita en junio 2019a.

Okaze de la Festivalo de Cannes 2019, Angèle kantis « Sans toi » (Sen vi) omaĝe al la filmisto Agnès Varda kaj al la komponisto Michel Legrand.

Diskoj redakti

Albumo el studio redakti

  • 2018 : Brol
  • 2019 : Brol, la sekvo (reeldono)
  • 2021 : Nonante-Cinq
  • 2022 : Nonante-Cinq, la sekvo (reeldono)

Unupecaj diskoj redakti

Listo de la titoloj, kun rangoj en la klasado, vendo-kvantoj kaj mencioj
Titolo Jaro Vendoj Mencioj Albumo
La loi de Murphy 2017 Belgujo : 20 000 ekzempleroj

Francujo : 30 000 000 elŝut-ekvivalente

Belgujo :  Plateno

Francujo :  Plateno

Brol
Je veux tes yeux 2018 Belgujo : 10 000 ekzempleroj

Francujo : 15 000 000 elŝut-ekvivalente

Belgujo :  Oro

Francujo :  Oro

La thune Belgujo : 20 000 ekzempleroj

Francujo : 30 000 000 elŝut-ekvivalente

Belgujo :  Plateno

Francujo :  Plateno

Jalousie Belgujo : 10 000 ekzempleroj

Francujo : 30 000 000 elŝut-ekvivalente

Belgujo :  Oro

Francujo :  Plateno

Tout oublier

(kun Roméo Elvis)

Belgujo : 60 000 ekzempleroj

Francujo : 50 000 000 elŝut-ekvivalente

Belgujo :  3xPlateno

Francujo :  Diamanto

Balance ton quoi 2019 Belgujo : 40 000 ekzempleroj

Francujo : 50 000 000 elŝut-ekvivalente

Belgujo :  2xPlateno

Francujo :  Diamanto

Flou Belgujo : 20 000 ekzempleroj

Francujo : 30 000 000 elŝut-ekvivalente

Belgujo :  Plateno

Francujo :  Plateno

Perdus Francujo : Oro
Oui ou non Belgujo : 10 000 ekzempleroj

Francujo : 15 000 000 elŝut-ekvivalente

Belgujo :  Oro

Francujo : Oro

Aliaj klasitaj kanzonoj redakti

Listo de la titoloj, kun rangoj en la klasado, vendo-kvantoj kaj mencioj
Titolo Jaro Vendoj Mencioj Albumo
Ta reine 2018 Francujo : 30 000 000 elŝut-ekvivalente Francujo : Plateno Brol
Nombreux Francujo : 15 000 000 elŝut-ekvivalente Francujo : Oro
Les matins Francujo : 15 000 000 elŝut-ekvivalente Francujo : Oro
Victime des réseaux Francujo : 15 000 000 elŝut-ekvivalente Francujo : Oro
Flemme Francujo : 15 000 000 elŝut-ekvivalente Francujo : Oro

Partoprenoj redakti

Turneo redakti

Filmoj redakti

  • 2019 : Toy Story 4 de Josh Cooley : Gabby Gabby (franclingva voĉo)
  • 2020 : Annette de Leos Carax
  • 2023 : Astérix et Obélix : L'empire du milieu de Guillaume Canet en la rolo de Falbala

Distingoj redakti

Victoire de la Musique (FR)
Jaro Verko Rekompenco Rezulto
2019 Brol Albumo malkovro de la jaro Laŭreato
Tout oublier Aŭdvideo-kreado Laŭreato
2020 Angèle Artistino Mencio
Koncerto Laŭreato
Balance ton quoi Aŭdvideo-kreado Mencio
2023 Angèle Artistino de la jaro Laŭreato
Nonante-cinq Plej elŝutita albumo Laŭreato
D6bels Music Awards (BE)
Jaro Verko Rekompenco Rezulto
2018 Brol Albumo de la jaro Laŭreato
Angèle Individua artistino Laŭreato
Franclingva kanzono Laŭreato
Koncerto Mencio
Muziskisto Mencio
Aŭtoro / komponisto Mencio
La thune Videaĵo Mencio
La loi de Murphy Sukceso de la jaro Mencio
Red Bull Elektropedia Awards (BE)
Jaro Verko Rekompenco Rezulto
2018 Angèle Artisto de la jaro Laŭreato
Revolucia artisto Laŭreato
Je veux tes yeux Plej bona videaĵo Mencio
Plej bona kanzono Laŭreato
La loi de Murphy Mencio
2019 Angèle Artisto de la jaro Mencio
Plej bona spektaklo Mencio
Balance ton quoi Plej bona videaĵo Laŭreato
NRJ Music Awards (FR)
Jaro Verko / artisto Rekompenco Rezulto
2019 Angèle & Roméo Elvis Franclingva grupo aŭ duopo de la jaro Mencio
Angèle Franclingva artistino de la jaro Laŭreato
Tout oublier – Angèle & Roméo Elvis Franclingva kanzono de la jaro Laŭreato
Videaĵo de la jaro Mencio
Balance ton quoi Franclingva artaĵo de la vespero Mencio
Music Industry Awards (BE)
Jaro Verko / artisto Rekompenco Rezulto
2018 Brol Albumo Mencio
Artaĵo Laŭreato
Angèle Aŭtoro / komponisto Mencio
Furoraĵo de la jaro Laŭreato
Individua artistino Laŭreato
Pop-kanzono Mencio
La loi de Murphy Videaĵo Laŭreato
2019 Tout oublier Furoraĵo de la jaro Mencio
Balance ton quoi Videaĵo Mencio
Angèle Individua artistino Mencio
Spektaklo Mencio
Pop-kanzono Mencio
Olympia Awards (FR) redakti
Jaro Verko / artisto Rekompenco Rezulto
2019 Angèle Artisto de la jaro Laŭreato
MTV Europe Music Awards redakti
Jaro Verko / artisto Rekompenco Rezulto
2019 Angèle Plej valora belga aktorino Mencio
2020 Angèle Laŭreato

Tradukoj en Esperanton redakti

Du tradukoj estas konataj en Esperanto, sed ne publikaj (tradukis Christian Rivière). Temas pri :

  • Nombreux / Multnombraj
  • Ta reine / Reĝino via