Anna Czóbel
Anna Czóbel [cObel], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Czóbel Anna estis hungara kameraisto, altlerneja instruisto. Ŝia geedziĝa nomo estis Szádvári Zoltánné. Ŝia avo estis Ernő Lányi, ŝiaj gepatroj estis Ernő Czóbel, respektive Sarolta Lányi, ŝia onklo estis Béla Czóbel.
Anna Czóbel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de novembro 1918 en Budapeŝto |
Morto | 9-an de decembro 2012 (94-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Ernő Czóbel |
Patrino | Sarolta Lányi |
Parencoj | Béla Czóbel (onklo) |
Okupo | |
Okupo | ĉefkameraisto |
Anna Czóbel[1][2] naskiĝis la 17-an de novembro 1918 en Budapeŝto, ŝi mortis la 9-an de decembro 2012 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiAnna Czóbel estis kvarjara, kiam kun ŝiaj gepatroj estis ŝanĝita al Moskvo. Ŝi akiris diplomon en Tutrusia Ŝtata Instituto de Kinematografio, poste ŝi estis asistanto ĉe Gorkij filmstudio. Dum la 2-a mondmilito ŝi estis evakuita al Taĝikio. Ŝi revenis al Hungario en 1945 kaj ŝi laboris en filmaj produktejoj. Ekde 1950 ŝi instruis en Teatra kaj Filmarta Altlernejo. De 1958 ĝis 1990 ŝi laboris en la Hungara Televizio, kie ŝi provis sin en diversaj televidĝenroj. Ŝi pensiuliĝis en 1981, tamen daŭre ŝi laboris plu por pliajn naŭ jarojn. Ŝi ricevis premion en 1975. Ŝi naskis filinon en 1951.
Elektitaj filmoj kiel kameraisto
redakti- Beszélnek a színek (naturfilmo, 1953)
- Színek hatalma (1958)
- Ha én egyszer kinyitom a számat (1964)
- Cicavízió (televida ĉiutaga fabelo)
- Jogi esetek (televida serio)
Ŝia scenarlibro
redakti- Az ecset poétája
Elektitaj disĉiploj
redaktiFontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM95534 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://www.imdb.com/name/nm1531436/ usona filma datenaro