Ernő Czóbel [ernO cObel], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Czóbel Ernő estis hungara politikisto, altlerneja instruisto, framasono ekde 1915[1]. Liaj familiaj nomvariantoj kun nehungaraj ortografioj estis Czobel, Žóbel, Zobel. Lia frato estis Béla Czóbel, lia edzino Sarolta Lányi kaj ilia filino estis Anna Czóbel.

Ernő Czóbel
Ernő Czóbel
Ernő Czóbel
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1886 (1886-10-16)
en Budapeŝto
Morto 17-an de julio 1953 (1953-07-17) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Béla Czóbel
Edz(in)o Sarolta Lányi
Infano Anna Czóbel
Okupo
Okupo tradukisto
vdr

Ernő Czóbel[2] naskiĝis la 16-an de oktobro 1886 en Budapeŝto, li mortis la 17-an de julio 1953 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ernő Czóbel devenis el juda familio. Li maturiĝis akiris pedagogian diplomon kun doktoriĝo en Scienca Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1911. Pli frue jam li estis membro de Hungarlandana Socialdemokrata Partio. Post la diplomo li ekinstruis en lernejo, krome li kontribuis politikajn artikolojn. Dum la Hungara Sovetrespubliko li batalis, krome li havis plurajn postenojn. Post fiasko de la respubliko li estis kondamnita je prizono, sed en 1922 li liberiĝis en Soveta Rusio kiel ŝanĝita arestito. En Moskvo li laboris en instituta biblioteko, krome li instruis en universitato. Pro falsaj pretekstoj li estis deportita 9 jarojn, li liberiĝis en 1945, hejmenvenis post 2 jaroj. En Budapeŝto li laboris en eldonejo, krome li instruis en universitato. Li edziĝis en 1915, lia edzino naskis en post 3 jaroj. Li ricevis hungaran ŝtatan premion en 1951.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Heltai Gáspár dialógusa a részegségről és tobzódásról (1911)
  • Berzeviczy Gergely javaslata a kontinens vámuniójáról (1916)
  • Zur Geschichte des Kommunistenbundes (1925)
  • Karl Marx, Chronik seines Lebens in einzeldaten (1934)
  • Engels politikai tevékenységének fő szakaszai (1954)
  • Marx és a magyar proletariátus (1958)
  • Czóbel Ernő válogatott írásai (1963)

Fontoj redakti

Referencoj redakti