Sarolta Lányi
Sarolta LÁNYI [ŝarolta lAnji], hungare Lányi Sarolta estis hungara poetino kaj tradukisto. Ŝia patro estis Ernő Lányi, ŝia frato estis Viktor Géza Lányi.
Sarolta Lányi | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 6-an de junio 1891 en Székesfehérvár | ||||
Morto | 10-an de novembro 1975 (84-jara) en Budapeŝto | ||||
Lingvoj | hungara [#] | ||||
Ŝtataneco | Hungario [#] | ||||
Familio | |||||
Patro | Ernő Lányi [#] | ||||
Gefratoj | Viktor Géza Lányi [#] | ||||
Edz(in)o | Ernő Czóbel [#] | ||||
Infanoj | Anna Czóbel [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • pedagogo • tradukisto • verkisto [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sarolta Lányi naskiĝis la 6-an de junio 1891 en Székesfehérvár. Ŝi mortis la 10-an de novembro 1975 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Ŝi frekventis lernejojn precipe en Szabadka [sabadka], kiu nun estas Subotica, Serbio. Inter 1911-1918 ŝi instruis en Budapeŝto. En 1915 ŝi edziniĝis, post 3 jaroj ŝi naskis filinon. Ŝi apogis la laboristan movadon kaj la komunistojn dum la Hungara Sovetrespubliko. Poemlibro aperinta en 1922 esprimas tiun ideon. Poste ŝi kun la edzo migris al Sovetunio, kie redaktis revuon kaj ekde 1940 ŝi havis postenon en hungarlingva dissendo de Radio Moskvo. En 1946 ŝi hejmenvenis kaj tradukis precipe de rusaj poetoj. Inter 1950-1956 ŝi aliĝis al literatura revuo Irodalmi Újság. Ŝi vidviniĝis en 1953.
VerkojRedakti
FontojRedakti
- Hungara Vikipedio