António PEDRO (naskiĝis en Prajo la 9-an de decembro 1909, mortis en Caminha la 17-an de aŭgusto 1966) estis portugala pentristo. Li estis unu el la enplektintoj de Superrealismo en portugala pentrado, en la malfruaj 1930-aj jaroj. Ĝia oficiala komenco estis ĉe ekspozicio organizita per li kaj António Dacosta en Lisbono, 1940.

António Pedro
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1909 (1909-12-09)
en Prajo
Morto 17-an de aŭgusto 1966 (1966-08-17) (56-jaraĝa)
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Portugalio
Alma mater Universitato de Lisbono
Okupo
Okupo pentristo • verkistoĵurnalisto • poeto • aktoro
vdr

Liaj pentraĵoj montras la influon de la grandaj superrealistaj pentristoj, kiujn admiris li, kiel Giorgio de Chirico, Max Ernst kaj Salvador Dalí. Li estis fondinta membro de la Portugala Superrealista Grupo en 1947, sed li forlasis ĝin post mallonga membreco. Li dediĉis sin al fajenco kaj teatro dum la cetero da sia vivo.

Li estis aktiva kontraŭfaŝisma militanto.