António de Araújo e Azevedo

António de Araújo e Azevedo (1754-1817) (Ponte de Lima, Portugalio, 14-an de majo 1754 - Rio-de-Janejro, Rio-de-Ĵanejrio 21-an de julio 1817) estis portugala filologo, botanikisto, diplomato kaj politikisto. Post lia morto, lia grandega librokolekto iĝis parto de la Portugala Nacia Biblioteko. Ampleksante varian repertuaron de scio, ekde Botaniko ĝis Teologio, inkluzive pri Metalurgio - lia librokolekto reprezentas tipan bibliotekon de la malfrua 18-a jarcento. La karaktero de ĉi tiu unika biblioteko malkaŝas scivoleman kaj fervoran leganton pri universala scio, krom atestanto de la metio de portugala diplomato fronte al atendoj de politika scenaro en transiro, markita de politiko-kulturaj transformoj tra kiuj Eŭropo (kaj precipe Portugalio) trairis.

António de
Araújo e Azevedo
(1754-1817)
Bildo de la 1a-Grafo da Barka
Bildo de la 1a-Grafo da Barka
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1754
en Ponte de Lima, Portugalio
Morto 21-an de julio 1817
en Rio-de-Janejro, Rio-de-Ĵanejrio
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco BraziloReĝlando Portugalio vd
Alma mater Universitato de Koimbro
Profesio
Okupo diplomatopolitikistobotanikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis en Ponte de Lima, Portugalio, la 14-an de majo 1754, kaj komencis sian edukadon en Porto, enskribiĝis en la filozofia kurso ĉe la Universitato de Koimbro, sed revenis al Porto, kie li dediĉis sin al matematiko kaj historio.

Lia trajektorio en diplomatio komenciĝis en 1789, ĉe la Tribunalo de Hago, kie li estis eksterordinara ambasadoro kaj plenrajta ministro. En 1797 li intertraktis kaj subskribis la Traktaton de Paco kaj Amikeco inter Francio kaj la aliancanoj Anglio kaj Portugalio, kiu ne estis ratifita de la reganto Dom Johano la 6-a pro la opozicio de d. Rodrigo de Sousa Coutinho (1755-1812), Ministro de la Mararmeo kaj brita simpatianto.

Transiĝita en 1801 al la kortego de Sankt-Peterburgo, li revenis al Portugalio en 1804 por okupi la ministeron pri Eksteraj Aferoj kaj Milito, estinte nomumita, en 1806, al la Ŝtata Sekretariejo de la Regnaj Aferoj. Li akompanis la reĝan familion al Brazilo, estinte eksigita el la posteno de ministro kaj ŝtata sekretario kaj konservita en la funkcio kiel ŝtata konsilisto, kiun li oficis ekde 1807. Kiel Ministro de Ŝtato, tiel li defendis la pli grandan sendependecon de Portugalio rilate al angla politiko kaj interesoj kaj estis favora al proksimiĝo kun Francio.

 
Bildo de la Nacia Biblioteko, Rio-de-Ĵanejro, fondita la 29-an de oktobro 1810.

Li alportis al Brazilo altvaloran kolekton de libroj en la areo de mineralogio, poste kolektita de la Nacia Biblioteko, kaj aron da kemiaj analizaj instrumentoj por uzo en sia privata laboratorio. En 1819 lia laboratorio estis enkorpigita de la Ŝtato, origininte la Kemian Laboratorion. Ĝi instigis la disvastigon pri la kultivado de diversaj plantoj, kiel teo en la Botanika Ĝardeno de Rio-de-Ĵanejro.

Respondeca por establado de la Reĝa Presejo kaj por fondado de la "Sociedade Auxiliadora da Indústria e Mecânica", transformita, en 1831, en la "Sociedade Auxiliadora da Indústria Nacional", li estis entuziasma pri la alveno de francaj artistoj al Brazilo. Li propetis kune al Dom Johano la 6-a por la altigo de Brazilo al la statuso de Unuiĝinta Reĝlando kune kun Portugalio kaj la Algarve, en 1815.

Li okupis la Ministerion pri Eksteraj Aferoj kaj Milito (1816-1817) kaj, post la morto de Fernando José de Portugal e Castro (1752-1817), markizo de Aguiar, li transprenis ĉiujn ministeriojn de la registaro, dum mallonga tempo. Li apartenis al la Reĝa Akademio de Sciencoj en Lisbono kaj estis omaĝita per la titoloj de la Grandkruco de la Ordenoj de la Kristo, de la Turo kaj Glavo, de Izabela la Katolika, de Hispanio kaj de la Honora Legio de Francio. La titolo de Grafo da Barka estis koncedita al li la 17-an de decembro 1815 fare de la Princo-Reganto. Li mortis en Rio-de-Ĵanejro la 21-an de julio 1817, estinte entombigita en la Preĝejo de São Francisco de Paula.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti