Antaŭprintempo
Antaŭprintempo (pole Przedwiośnie) estas politika romano de Stefan Żeromski eldonita en 1924 (kun la dato 1925) en Varsovio en la eldonejo de Jakub Mortkowicz.
Antaŭprintempo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Origine | Przedwiośnie | ||||
Kovrilo de la Esperanto-eldono, 2018 | |||||
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Stefan Żeromski | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | pola lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1925 | ||||
Loko | Varsovio | ||||
Eldoninto | Wydawnictwo Jakuba Mortkowicza | ||||
Eldonejo | CEU Press | ||||
Trajtoj | |||||
Paĝoj | 383 | ||||
Loko de rakonto | Pollando • Azerbajĝano | ||||
Tradukado | |||||
Tradukinto | Tomasz Chmielik | ||||
Eldonjaro de tradukita versio | 2018 | ||||
Urbo de tradukita versio | Đurđevac, Świdnik, Lublin, Bjalistoko | ||||
Eldoninto de tradukita versio | Dokumenta Esperanto-Centro, Bjalistoka Esperanto-Societo, Libro-Mondo, Ars Libri[1] | ||||
Paĝoj de tradukita versio | 248 | ||||
ISBN de tradukita versio | (ISBN 9788363698393) | ||||
| |||||
La romano konsistas el tri partoj: Szklane domy (Vitraj domoj), Nawłoć kaj Wiatr od wschodu (Vento el oriento). Ĝi rakontas pri la vivo de Cezary Baryka, reprezentanto de juna generacio, kiu naskiĝis kaj edukiĝis en Bakuo kaj de tie iris al Pollando renaskiĝanta post la unua mondmilito.
Titolo
redaktiLa titolo de la verko havas metaforan karakteron. Laŭvorte antaŭprintempo estas periodo inter vintro kaj printempo, en kiu malgraŭ malaltaj temperaturoj kaj kuŝanta neĝo prezentiĝas la unuaj signoj de la reviviĝo de la naturo. Metafore la vorton oni povas kompreni kiel tempon, en kiu formiĝis la pola ŝtato post la periodo de la dispartigoj, kaj en la lando regis sendependeca entuziasmo[2].
Kino
redakti- En 1928 aperis la pola filmo Antaŭprintempo reĝisorita de Henryk Szaro; ĝi ne konserviĝis ĝis hodiaŭ.
- La 2-an de marto 2001 oni prezentis la filmon Antaŭprintempo de Filip Bajon. La ĉefan rolon de Cezary Baryka ludis Mateusz Damięcki.
En Esperanto
redaktiLa 29-an de januaro 2018 la urbestro de Bjalistoko prezentis liston de kulturaj projektoj, kiujn la urbo financos kadre de la 100-jariĝo de sendependeco de Pollando. Inter ili estas la projekto Trezoroj de la nacia literaturo: Antaŭprintempo de Stefan Żeromski de Bjalistoka Esperanto-Societo celanta eldoni la romanon en Esperanto ĝis la fino de la jaro, en la traduko de Tomasz Chmielik[3]. Ĝi estis eldonita la 8-an de septembro 2018 por la t.n. Nacia Legado[4]
Okaze de la 100-jara jubileo de la SENDEPENDIĜO DE POLLANDO en multaj urboj tra tuta Mondo kaj Pollando okazis la nacia legado de la romano Antaŭprintempo de pola skribisto Stefan Żeromski - la 8an de septembro 2018 - iniciatis tion kaj komencis la legadon en Saksa Ĝardeno en Varsovio Andrzej Duda - la Prezidento de Pollando kun edzino. Certe partoprenis la nacian legadon ankaŭ en Esperanto pluraj esperantistoj: en la Mondo: ekz. en Japanio en la Esperanto-biblioteko en Ŝimonoseki ..., en Pollando: en Słupsk (Pomeria Provinco) - publike sur la urboplaco okazis la legado en 10 lingvoj - i.a. en Esperanto legis Prezidantino de la Urba Konsilantaro de Słupsk Beata Chrzanowska (esperantistino) (al la Esperanto-legado instigis ŝin la anoj de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto / EDE-Pollando, kiu havas ĝuste tie sian ĉefan sidejon); en Malbork (Pomeria Provinco) - en Radio "Malbork", tie legis sume 30 personoj kaj inter ili en Esperanto legis Eduardo Kozyra - Prezidanto de EDE-Pollando; en Łomża (Podlaĥia Provinco) en la loka kultur-domo legis en Esperanto Henryk Borkowski; en Bjalistoko (Podlaĥia Provinco) en la Centro Ludoviko Zamenhof legis en Esperanto Tomasz Chmielik el Świdnik (Lublina Provinco) kaj la anoj de Bjalistoka Esperanto-Societo.
Referencoj
redakti- ↑ Antaŭprintempo (esperante). Libroservo de UEA. Universala Esperanto-Asocio. Alirita 2019-06 .
- ↑ Anna Popławska, Opracowanie Przedwiośnia S. Żeromskiego, eld. Greg, Kraków 2007, p. 233
- ↑ Wsparcie obchodów 100-lecia niepodległości ĉe bialystok.pl
- ↑ “Antaŭprintempo” — prezento de nova eldonaĵo
Eksteraj ligiloj
redakti- Przedwiośnie en Cifereca Nacia Biblioteko Polona
- Bitlibro de Antaŭprintempo ĉe Wolne Lektury (en la pola)
- Oficjalna strona Prezydenta Arkivigite je 2018-09-08 per la retarkivo Wayback Machine Oficiala paĝo de la Prezidanto de Pollando