Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Beata CHRZANOWSKA (naskiĝis la 1-an de marto 1964) municipanino, anino de la Klubo de Konsilianoj de la Civitana Platformo, Prezidantino de la Urba Konsilantaro en Slupsko / Słupsk (Pomerio, Pollando), esperantistino ([1]).

Beata Chrzanowska
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1964 (1964-03-01) (60-jaraĝa)
en Pollando
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Edukado redakti

Ŝi estas mag. inĝ. pri la teknologia nutrado de homo. Tian titolon ŝi akiris finante en la jaro 1988 la Agrikulturan Akademion en Olsztyn.

La jenajn postdiplomajn studojn ŝi finis:

  • 1. La organizado kaj mastrumado de klereco,
  • 2. Instruado de kemio por la instruistoj de gimnazio kaj la lernejoj postgimnaziaj,
  • 3. La preparoj de instruistoj por la distanca lernado,
  • 4. La publika administracio (administrado).

Krom la postdiplomaj studoj ŝi finis la jenajn kvalifikajn kursojn:

  • 1. La Pedagogian Studadon,
  • 2. La peparservoj en la civila servo,
  • 3. La kvalifika kurso pri pedagogia kontrolo,
  • 4. La kvalifika kurso pri edukada laboro

Profesia agado redakti

Ŝi estas eksperto pri la profesia avanco (promociado) de instruistoj, kaj ekzamenistino por la kvalifikado en la profesioj kuiristo kaj vendisto.

Nun ŝi estas Prezidantino de la Urba Konsilantaro en Slupsko / Słupsk

La publikaĵoj redakti

Ŝi estas la aŭtorino intaralie de la jenaj artikoloj:

  • Informator oświatowy – Lekcja chemii inaczej (ISSN 1505 – 0904),
  • Informator oświatowy – Edukacja na odległość (ISSN 1505 – 0904),
  • Wspier@ć, wspomag@ć, doskon@lić….. – publikacja w ramach projektu współfinansowanego ze środków EFS realizowany przez ZSOiT w Słupsku.

Beata Chrzanowska kaj Esperanto redakti

 

Laŭ la iniciato de la Urbestro de Slupsko d-ro Robert Biedroń (esperantisto) la Urba Konsilantaro de Slupsko kun la favora por Esperanto ĝia Prezidantino Beata Chrzanowska - la 25-an de januaro 2017 unuanime decidis kaj proklamis la jaron "2017 LA JARO DE ZAMENHOF EN SŁUPSK", dum la kunsido de la Konsilantaro Biedroń substrekis la aktivadon de forta E-movado dum multaj jaroj kaj nun ĉefe aktivado de EDE-Pollando ([2], [3], [4], [5]).

La 24an de aprilo 2017 ŝi aktive partoprenis en la la ĉefa E-konferenco en Urbodomo de Słupsk okaze de la 2017 LA ZAMENHOFA JARO en SŁUPSK. La konferencon organizis EDE-Pollando kunlabore kun Urbestro de Słupsk d-ro Robert Biedroń kaj komencis la konferencon la arta programo dum kiu prezentis la E-kantojn la infanensemblo "Słoneczka" / "Sunetoj" kaj junular-koruso "Fantazja" / "Fantazio". Dum la E-konferenco la inaŭguran prelegon faris Urbestro de Slupsko d-ro Robert Biedroń (esperantisto), Kazimierz Kleina kiu reprezentis la Parlamentan Grupon de la Lingvo Esperanto (PGLE), la Honora Konsulo de Respubliko Peruo Kajetan Pyrzyński (esperantisto), prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra (esperantisto), baratano, prof. de la angla Shankar Dasgupta (esperantisto), prof. de la angla el la Supera Ekonomia Altlernejo en Malbork Maria Kozłowska (eperantistino), direktorino Anetta Dropińska-Pawlicka (esperantistino) de la Elementa Lernejo n-ro 7 el Poznano en kiu de du jaroj estas oficiale instruata lingvo Esperanto ([6]), prezidantino de Germana Esperanto-Junularo Michaela Stegmaier (esperantistino) el la Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, la lasta prezidanto de E-klubo en Słupsk funkcianta dum la jaroj 1956-1998 Henryk Wower (esperantisto), kaj aliaj esperantistoj el Gdańsk (Gdansko), Gdynia, Łowicz, Malbork, Mełpin, Olsztyn, Poznań (Poznano), Słupsk, Szczecin, Wągrowiec kaj Wejherowo. En la konferenco partoprenis ankaŭ Starosto (Distriktestro) de Słupsk Zdzisław Kołodziejski, Vic-starosto de Słupsk Rafał Konon, Prezidantino de la Urba Konsilantaro en Słupsk Beata Chrzanowska kaj direktoroj de kelkaj fakoj (ekz. pri kulturo, edukado) en la Urbodomo en Słupsk kaj profesoroj de Pomeria Akademio en Słupsk kaj direktoroj de kelkaj mez- baz-lernejoj. Post la E-konferenco Senatano Kazimierz Kleina kun Prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra metis florojn ĉe la Zamenhof-monumento kaj ili ambaŭ malkovris dulingvan memortabulon "GRAB ZAMENHOFA - KARPENO"- la novan ZEOn en Słupsk kun la ĉeesto de kelkdeko da partoprenantoj de la konferenco kaj multaj mediatoj ([7], [8], [9], [10], [11],[12], [13], [14], [15], [16], [17], [18]).

Ŝi partoprenis la 20an de julio 2017 kadre de la JARO de ZAMENHOF en SŁUPSK okazis la inaŭguro de E-fako (E-sekcio) en Urba Publika Biblioteko en Słupsk kun milo da E-libroj kaj inaŭguro de E-ekspozicio "130 JAROJ de ESPERANTO". Ĉeestis kelkdeko da loĝantoj de la urbo kaj i.a. Prezidantino de la Urba Konsilantaro Beata Chrzanowska (esperantistino) (la 25an de januaro 2017 Urba Konsilantato proklamis unuanime la Zamenhof-Jaron en Słupsk, proponon donis Urbestro de Słupsk d-ro Robert Biedroń /esperantisto). Ĉeestis direktorinoj de kelkaj Urbaj Bibliotekoj. Honora gasto de la renkontiĝo estis Jolanta van Holstein - Sekretario de Internacia Esperanto-Instituto en Hago, kiu alportis donacitajn librojn de la Instituto kaj faris la belegan prelegon pri: Esperanto en Nederlando, E-instituto kaj pri la E-movado en Słupsk en la 80-90aj jaroj de la 20a jc, kiam ŝi estis prezidantino de E-klubo en Słupsk / Slupsko (ŝi naskiĝis kaj loĝis en Słupsk ĝis la 1992 jaro). Prelegis kaj gvidis tra la E-ekspozicio prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) Eduardo Kozyra. Prelegetis ankaŭ iama prezidanto de E-klubo en Słupsk Henryk Wower kaj loka juna esperantisto Artur Ciechan. Kamil Bierka - la direktoro de la Senatana Oficejo salutis la ĉeestantojn nome de Senatano Kazimierz Kleina (ano de la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto) kaj klarigis kial Kleina ne povis ĉeesti la renkontiĝon, pro la neplanita plilongigo de la kunsido de Pola Senato en Varsovio. Dum sia elpaŝo la Prezidantino de Urba Konsulantaro Beata Chrzanowska promesis partopreni la E-kurson kiun EDE-Pollando organizos septembre-oktobre 2017 en la Urba Biblioteko en Słupsk en kiu ĉeestos ankaŭ kelkaj direktorinoj de la lokaj biblkiotekoj kion ili ankaŭ promesis publike dum la renkontiĝo. Matene en la biblioteko la loka radio faris intervjuon kun Jolanta van Holstein kaj Eduardo Kozyra por informi kaj inviti al la E-ekspozicio, en la urbo estas afiŝoj pri la malfermo de E-fako en la Urba Biblioteko en Słupsk. ([19], [20], [21] [22], [23])

Ŝi aktive partoprenis la 2-an de septembro 2017 la Estraro de EDE-Pollando partoprenis en la Nacia Legado de "NUPTOFESTO" de Stanisław Wyspiański en Słupsk (Slupsko) - kie oni legis la fragmentojn en la 11 lingvoj t.e. en la pola, Esperanto, angla, franca, ĉeĥa, hungara, belorusa, rumana, germana, rusa, kaŝuba kaj legata de la brajlo skribo. La fragmentojn en la lingvo Esperanto legis Prezidantino de Urba Konsilantaro de Słupsk Beata Chrzanowska (esperantistino) kun Eduardo Kozyra (vidu kaj aŭdu ilin ambaŭ sur la fotoj kaj en la video-filmo dum la legado en ESPERANTO:[24], [25], [26]).

Danke al ŝia kuniniciato estas la kvara ZEO en Słupsk: La Esperanto-murpentraĵo "Wszyscy jesteśmy MOMARANO" ("Ni ĉiuj estas HOMARANO"). En Słupsk okaze de la proklamita de la Urbestro de Słupsk d-ro Robert Biedroń (esperantisto) kaj de la Urba Konsilantaro sub la gvido de ĝia Prezidantino Beata Chrzanowska (esperantistino) la "2017 Zamenhofa Jaro en Słupsk" - tiam la loka artistino Zuzanna Litawińska pentris la Esperanto-murpentraĵon "Wszyscy jesteśmy MOMARANO" ("Ni ĉiuj estas HOMARANO") ĉe la n-ro 5 de la strato de -d-ro Ludoviko Zamenhof (ulica Dr. Ludwika Zamenhofa) ([27], [28]).

La 21an de novembro 2017 je la horo 16a, en la vestiblo de sanatorio "Perła" en la kuracloko Ustka - okazis la vernisaĝo de la Senata E-ekspozicio "130 Jaroj de la Lingvo Esperanto" sub la patroneco de Senatano Kazimierz Kleina kiu estas la ano de la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto. La vernisaĝon persone ĉeestis la Senatano Kazimierz Kleina akompane de Prezidantino de la Urba Konsilantaro de Słupsk Beata Chrzanowska (esperantistino), ĝuste tiu Urba Konsilantaro unuanime la 25an de januaro 2017 proklamis la "2017 la Jaro de Ludoviko Zamenhof en Słupsk", krome ĉesestis ankaŭ la eks-Ambasadoro de Respubliko Hungario en Varsovio Andras Asztalos kaj aliaj. La organizanto de la E-ekspozicio estas Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto / EDE-Pollando) kaj Studenta Scienca Rondo de Historiistoj de Pomeria Akademio en Słupsk. Aliĝis 10 interesitoj inter la ĉeestantoj de la vernisaĝo kaj ni faris tie la rapidan E-kurson por la urbanoj de Ustka kaj por la kuracgastoj de la sanatorioj en tiu fama kuracloko Ustka, la E-kurson gvidis Prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra ([29]).

Dum la monatoj septembro-novembro 2017 ŝi partoprenis en la Esperanto-kurso organizita de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) - en la Publika Biblioteko n-ro 8 en Słupsk kaj la 2an de decembro ŝi ricevis la dulingvan atestilon (en Esperanto kaj en la pola) pri la fino de la baza E-kurso gvidata de Eduardo Kozyra ([30]).

La 10an de aprilo 2018 d-ro Robert Biedroń la Urbestro de Słupsk (esperantisto) kun la Prezidantino de la Urba Konsilantaro en Słupsk Beata Chrzanowska gastis Rektoron de Ekonomia Universitato de Pekino prof. Xie Longfei (esperantisto) en la Urbodomo de Słupsk. La renkontiĝon ĉeestis ankaŭ Prezidanto de EDE-Pollando, Vicprezidanto de la Estraro de de Federacio-EDE Eduardo Kozyra, Sekretario de EDE-Pollando doktoriĝ-kandidato Mariusz Borysiewicz, Prezidantino de Ĉefa Teknika Organizaĵo en Słupsk Krystyna Popiel (esperantistino), reprezentantoj de la Pomeria Akademio kaj aliaj. La temo de la renkontiĝo estis la establigo de Ĉina Lernejo en Słupsk, organizado de la Internacia Infana Pol-Ĉina Pianista Konkurso de Muziko de Frédéric Chopin (Frederiko Ŝopeno) (infanoj 6-12 jaraĝaj) en la Filharmonio "Simphonia Baltica" en Słupsk (en fino de aŭgusto 2018) kaj investado de ĉinoj en Slupsko kaj Ustka - kion peras la Rektoro de Ekonomia Universitato el Pekino prof. Xie Longfei. Sur la foto d-ro Robert Biedroń, prof. Xie Longfei kaj Eduardo Kozyra (fotis: Beata Chrzanowska) ([31], [32])

La 11an de aprilo 2018 la Prezidantino de la Urba Konsilantaro en Słupsk Beata Chrzanowska (esperantistino) invitis al sia lernejo en kiu ŝi laboras t.e. la Ensemblo de la Konstruartaj Lernejoj kaj de la Konstanta Instruado en Słupsk: la Rektoron de la Ekonomia Universitato de Pekino prof. Xie Longfei (esperantisto) kaj estraranojn de EDE-Pollando: Eduardo Kozyra kaj Mariusz Borysiewicz. Temo de la renkontiĝo estis la establigo de la Ĉina Lernejo en tiu Ensemblo de Lernejoj ([33]).

La 8an de septembro 2018 okaze de la 100-jara jubileo de la SENDEPENDIĜO DE POLLANDO en multaj urboj tra tuta Mondo kaj Pollando okazis la nacia legado de la romano "Antaŭprintempo" de pola skribisto Stefan Żeromski - iniciatis tion kaj komencis la legadon en Saksa Ĝardeno en Varsovio Andrzej Duda - la Prezidento de Pollando kun edzino. EDE-Pollando en SŁUPSK (Pomerio) - publike sur la urboplaco okazigis la legadon en Esperanto - kaj legis la Prezidantino de la Urba Konsilantaro de Słupsk Beata Chrzanowska (esperantistino) (al la Esperanto-legado instigis ŝin la anoj de EDE-Pollando).

La 21an de novembro 2018 dum la Inaŭgura Kunsido de la Urba Konsilantato de Słupsk ŝi estis unuanime elektita kiel Prezidantino de la Urba Konsilantaro por la oficperiodo 2018-2023 (do tio estas ŝia dua oficperiodo).([34], [35])

Hobioj redakti

Ŝi interesiĝas pri turismo (la vojaĝoj tra Eŭropo) kaj pri pentroarto (impresionistoj).

Referencoj redakti

  1. http://www.beatachrzanowska.pl/o-mnie/
  2. http://plus.poranny.pl/wiadomosci/a/biedron-ma-naszego-zamenhofa-a-bialystok-ludwika-nie-chcial,11728384
  3. https://www.facebook.com/RobertBiedron/?fref=ts
  4. http://bialystok.wyborcza.pl/bialystok/1,35241,21293880,zamenhof-ponad-podzialami-nie-u-nas-a-w-slupsku.html
  5. https://www.facebook.com/RobertBiedron/photos/pb.223507664353257.-2207520000.1485457420./1308373765866636/?type=3&theater
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-03-24. Alirita 2018-05-02.
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-12-17. Alirita 2017-10-15.
  8. http://www.gazetakaszubska.pl/71519/jezyk-esperanto-byl-tematem-rozwazan-slupskim-ratuszu
  9. http://www.gp24.pl/wiadomosci/slupsk/a/esperanto-moze-byc-popularniejsze-niz-jest,12015393/
  10. http://gryf24.pl/2017/04/25/konferencja-dla-esperanto/3/[rompita ligilo]
  11. http://gryf24.pl/2017/04/25/konferencja-dla-esperanto/2/[rompita ligilo]
  12. http://www.gp24.pl/wiadomosci/slupsk/a/czy-esperanto-bedzie-nauczane-w-slupskich-szkolach-wideo,12020482/
  13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-10-14. Alirita 2017-10-15.
  14. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-10-14. Alirita 2017-10-15.
  15. http://gryf24.pl/2017/04/23/ludwik-zamenhof-i-jezyk-esperanto-most-laczacy-narody/[rompita ligilo]
  16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-10-14. Alirita 2017-10-15.
  17. https://www.youtube.com/watch?v=zLto0gibuv4
  18. http://esperanto.cri.cn/2521/2017/06/14/241s193625.htm
  19. http://www.gazetakaszubska.pl/72469/w-slupsku-otwarto-punkt-esperanto
  20. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1847789851914194&set=pcb.1847808871912292&type=3&theater
  21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-09-26. Alirita 2017-10-15.
  22. http://www.gazetakaszubska.pl/72430/slupsk-bedzie-mial-swoj-punkt-esperanto-otwarcie-juz-wkrotce
  23. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-09-26. Alirita 2017-10-15.
  24. http://www.gp24.pl/wiadomosci/slupsk/g/narodowe-czytanie-wesela-w-slupsku-wideo-zdjecia,12444152,25384926/
  25. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1902075906485588&set=pcb.1902082626484916&type=3&theater
  26. https://www.facebook.com/bibliotekaslupsk/photos/a.1618172568213110.1073741998.430981826932196/1618173174879716/?type=3&theater
  27. http://kanal6.pl/2017/08/10/mural-zamenhofa/
  28. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=2181899845169858&set=p.2181899845169858&type=3&theater
  29. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1989616351064876&set=pcb.1989635147729663&type=3&theater
  30. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=2039919789367865&set=pcb.2039925689367275&type=3&theater
  31. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1723596601040646&set=a.1015348008532179.1073741828.100001709675967&type=3&theater
  32. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=2168767153149794&set=pcb.2168772109815965&type=3&theater
  33. https://www.facebook.com/183556891728004/photos/pcb.1718894921527519/1718894818194196/?type=3&theater
  34. https://www.portalsamorzadowy.pl/polityka-i-spoleczenstwo/beata-chrzanowska-zostala-przewodniczaca-rady-miasta-slupska,117159.html
  35. https://www.facebook.com/chrzanowskaslupsk/photos/a.747336342117232/1015088162008714/?type=3&theater

Eksteraj ligiloj redakti