Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

KRUPICZER Antal [pr. krupicer] estas hungara skulptisto naskiĝinta en Cavnic (Rumanujo) la 28-an de februaro 1944.

Antal Krupiczer
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1944 (1944-02-28)
en Cavnic
Morto 20-an de septembro 2009 (2009-09-20) (65-jaraĝa)
en Sóstóhegy
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Lia kariero redakti

Inter 1962–66 li studis en Lignoskulptarta Lernejo de Arad, poste ĝis 1980 en la laborejo de Géza Vida. En 1980 li konstruis laborejon propran en Baia Mare, en kies korto li ekspoziciis 25 grandmezurajn skulptaĵojn. Ekde 1988 li vivas en Nyíregyháza.

Premioj redakti

  • 1976: Landa Skulptarta 1-a premio, Bukareŝto;
  • 1982: Artistkolonio Baia Mare, 1-a premio;
  • 1987: ARTIS-Ligo, 1-a premio.

Individuaj ekspozicioj redakti

Elektitaj grupaj ekspozicioj redakti

  • 1975-76 • Marosmenti Művésztelep, Makó
  • 1980 • Bukareŝto
  • 1991 • Artistoj de Transsilvanujo en la Gellért Szállóban, Budapest
  • 1992 • Tájházi Múzeum, Debrecen
  • 1993-99 • Őszi tárlat, Nyíregyháza
  • 1995, 1997 • Debrecen
  • 1996, 1998 • Bucka Gányó Nemzetközi Művésztelep (YU)
  • 1998 • Polasela (IT).

Publikplacaj skulptaĵoj redakti

  • Mekanismo (platanarbo, 1990, Nyíregyháza)
  • Voĉo de hungaroj (kverko kaj bronzo, 1991, Kajaani [FIN])
  • Memoraĵo (kverko, 1991, Iserlohn [DE])
  • Arbarist-monumento (kverko kaj bronzo, 1992, Baktalórántháza)
  • Monumento pri la marĉo de Ecsed (kverko kaj bronzo, 1993, Nagyecsed).

Fonto redakti

  • Artportal.hu.