Antal Reményi [remEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Reményi Antal estis hungara advokato, juĝisto, ĉefnotario, oficiro, vojaĝisto. Lia origina familia nomo estis Hoffmann ĝis 1862, lia frato estis Ede Reményi.

Antal Reményi
Persona informo
Naskonomo Hoffmann Antal
Naskiĝo 15-an de aprilo 1825 (1825-04-15)
en Miskolc
Morto 28-an de novembro 1912 (1912-11-28) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Ede Reményi
Infano Ede Reményi
Okupo
Okupo ĵurnalistoadvokato
vdr
Kunvena domo pri Antal Reményi en Nagyvázsony

Antal Hoffmann[1] naskiĝis la 15-an de aprilo 1825 en Miskolc, li mortis la 28-an de novembro 1912 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Antal Reményi devenis el juda familio. Ŝajnas, li studis en Ĉefepiskopa Jura Akademio (Eger) kaj Reĝa Universitato de Pest, li akiris juran diplomon en 1846. Li estis advokato 2 jarojn, poste li batalis dum la hungara revolucio de 1848. Post la malvenko jam kiel kapitano li elmigris kaj pasigis dek du jarojn en Anglio kaj Usono. Li partoprenis en pluraj ekspedicioj en nekonataj landpartoj de Usono, eĉ en 1855 en Panamo. Pro la politikaj okazintaĵoj li iris al Parizo en 1860, en la sekva jaro pro la politika mildiĝo li hejmenvenis kaj en Pest (urbo) li estis juĝisto, ekde 1869 notario, ekde 1872 denove advokato. Tamen ekde 1872 plej ofte li okupiĝis pri verkoj de artikoloj. Li ricevis reĝan premion en 1885. Post sia morto li postlasis 2 filojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Zur Geschichte der Donau-Flotille von den Römerzeiten bis zur Schlacht bei Mohács 1526 (1888)
  • A hadi tengerészetről (1891)
  • A Szent Szövetség hadjárata II. Szelim szultán ellen (1903)
  • Kolumbus származása és családja (1903)

Memorigiloj redakti

  • kunvena domo nomata pri Antal Reményi en Nagyvázsony (vidu la foton!)

Fontoj redakti

Referencoj redakti