Antal Verancsics
Antal VERANCSICS [veranĉiĉ], slave Antun Vrančić laŭ hungarlingve kutima nomordo Verancsics Antal estis Hungariana pastro, ĉefepiskopo, episkopo, preposto, kanoniko, abato, historiisto, diplomato.
Antal Verancsics | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 29-an de majo 1504 en Šibenik | ||||
Morto | 15-an de junio 1573 (69-jaraĝa) en Prešov | ||||
Tombo | Saint Nicolas' Church, Trnava (en) vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | latina • hungara • kroata • itala vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Mihovil Vrančić (en) vd | ||||
Parencoj | Ivan Statilić (en) (patrina onklo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1561–) poeto arkeologo historiisto diplomato verkisto katolika sacerdoto vd | ||||
Laborkampo | Literaturo, historio kaj diplomatio vd | ||||
| |||||
episkopo de Pécs/Fünfkirchen | |||||
Dum | 1553– | ||||
episkopo de Eger/Erlau | |||||
Dum | 1557– | ||||
primaso, ĉefepiskopo de Esztergom/Gran | |||||
Dum | 1569– | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Antal Verancsics [1] naskiĝis la 29-an de majo 1504 en Dalmatio en Šibenik. Li mortis la 25-an de junio 1573 en Hungara reĝlando en Eperjes (nuntempa Prešov en Slovakio).
Antal Verancsics estis onklo de la universala klerulo Fausto Veranzio (Faust Vrančić aŭ hungare Verancsics Faustus).
Biografio
redaktiAntal Verancsics frekventis universitaton en Padovo fininta ĝin en 1526. Hejmenveninta liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
- preposto en 1528 en Óbuda
- reĝa sekretario aŭ konstanta diplomato en 1530
- diplomato en 1541 en Transilvanio
- kanoniko de Eger kaj Esztergom en 1549
- abato en 1551, tiam li pastriĝis
- episkopo de Pécs en 1553, sed li ricevis precipe diplomatiajn taskojn
- episkopo de Eger en 1557
- preposto en 1573 ĉefe kun diplomatiaj taskoj, samtempe departementestro de Heves kaj Borsod
- ĉefepiskopo de Esztergom en 1569
Li estis ĉefe diplomato. li aranĝis sian unuan meson nur en 1569.
Liaj verkoj (elekto)
redakti- Ĉiuj verkoj (1857–75)