La arakia lingvo (propra nomo Raki [ɾaki]) estas lingvo parolata en Vanuatuo, pli precize en la insulo Araki. Ĝi estas en danĝero pro sia malgranda parolantaro.

Arakia lingvo
Raki
lingvo • moderna lingvo
nord-centra vanuatua lingvaro
Parolata en Vanuatuo
Regiono Araki
Parolantoj 8
Skribo Latina
Lingvistika klasifiko
Aŭstronezia
Malajo-polinezia
Oceania
Centra kaj orienta
Centra kaj norda vanuatua
Arakia
Lingva statuso 5 krize endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 akr
  Glottolog arak1252
Angla nomo Araki
Franca nomo araki
vdr

Parolantaro redakti

La arakia lingvo estas en danĝero: ĝi ne plu estas parolata publike kaj nur kelkaj familioj plu uzas ĝin. La nombro da parolantoj rapide malkreskas: oni taksis 15 en 1999[1], kaj en 2010 nur 8 homoj scipovis paroli ĝin flue[2], kaj eble dudeko da homoj havas pasivan konon. La arakian iom post iom anstataŭas la tangoa lingvo de la najbara insulo Tangoa[3].

Skribo redakti

La arakia ne havas tradician skribsistemon, sed lingvistoj kreis alfabeton surbaze de la latina alfabeto kun supersignoj[4].

Arakia alfabeto
Litero a e h i j k l m n ng o p r s t u v
Elparolo /a/ /e/ /h/ /i/ /t͡ʃ/ /k/ /l/ /m/ /n̼/ /n/ /ŋ/ /o/ /p/ /t̼/ /ɾ/ /r/ /s/ /t/ /u/ /β/ /ð̼/

Pli frua ortografio uzis ‹c› por /t͡ʃ/, ‹d› por /ɾ/, ‹r› por /r/ kaj ‹g› por /ŋ/[5].

Elparolo redakti

Konsonantoj redakti

La arakia lingvo estas unu el la tre malmultaj lingvoj en la mondo, kiuj havas lang-lipajn konsonantojn[6].

Arakiaj konsonantoj[4]
Dulipaj Lang-lipaj Alveolaj Velaj Glota
Senvoĉaj ŝtopaj p t k
Senvoĉaj ekfrotaj t͡ʃ
Senvoĉaj frotaj s h
Voĉaj frotaj β ð̼
Nazaj m n ŋ
Flanka l
Frapeto ɾ
Trilo r

Nur vere fluaj parolantoj daŭre distingas /r/ kaj /ɾ/ kaj la lang-lipajn konsonantojn[3].

La fonemo /t͡ʃ/ povas esti elparolata [t͡s] aŭ [t͡ɕ] antaŭ /i/ kaj [t͡ʃ] aŭ [t͡ɕ] antaŭ /a/ kaj /e/[7].

Vokaloj redakti

La arakia lingvo konservis la kvin praoceaniajn vokalojn.

Arakiaj vokaloj
Antaŭaj Centra Malantaŭaj
Malvastaj i u
Mezvastaj e o
Vasta a

La arakia ne havas diftongojn; du sinsekvaj vokaloj kutime apartenas al du malsamaj silaboj[8].

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Corpus araki (france). LACITO-CNRS. Arkivita el la originalo je 2015-06-07. Alirita 2014-04-24.
  2. Alexandre François. Terrains et langues (france). Alirita 2014-04-24.
  3. 3,0 3,1 François 2002, paĝoj 5–8
  4. 4,0 4,1 Alexandre François. An online lexicon of Araki (angle). Alirita 2014-04-25.
  5. François 2002, p. 20
  6. Alexandre François. L’araki (france). Sorosoro. Alirita 2014-04-24.
  7. François 2002, paĝoj 14–18
  8. François 2002, p. 19

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti