Arcadi Oliveres i Boadella (Barcelona, 1945 - Sant Cugat del Vallès, 6-a de aprilo 2021) estis kataluna ekonomikisto kaj aknoskita aktivulo por la socia justico kaj la paco.

Arcadi Oliveres
Persona informo
Naskiĝo 27-an de novembro 1945 (1945-11-27)
en Barcelono
Morto 6-an de aprilo 2021 (2021-04-06) (75-jaraĝa)
en Sant Cugat del Vallès
Mortokialo pankreata kancero
Lingvoj hispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de BarcelonoPiaristoj
Infanoj 4
Okupo
Okupo ekonomikistoprofesoro • socia aktivisto
vdr
Arcadi Oliveres
Arcadi Oliveres pentrita en paŝtelo

Biografio redakti

Arcadi Oliveres estas prezidanto de la neregistara organizo Justeco kaj Paco (Justícia i Pau), vicprezidanto de la Kataluna Federacio de Neregistaraj Organizoj por la Paco (Federació Catalana d'ONGs per a la Pau), membro de la Internacia Komitato de la Fondaĵo por la Paco (Comitè Internacional de la Fundació per a la Pau) , honora prezidanto de Solidara kaj Etika Financado (Finançament Ètic i Solidari), prezidanto de la Patronaro de la Internacia Universitato por la Paco (Unipau), membro de ATTAC (t.e. Asocio por Tobin-imposto kaj helpo al la Civitanoj).

Arcadi Oliveres estas Doktoro pri Ekonomiko, profesoro pri Ekonomiko de la Aŭtonoma Universitato de Barcelono. Fakulo pri nordo-sudaj rilatoj, internacia komerco, ekstera ŝuldo kaj ekonomio de defendo, instruisto ĉe multajspecaj, majstraj kaj postlicenciŭlaj kursoj por studentoj pri kunlaboro kaj evoluado.

Subtekstitaj videoj redakti