Archive (rokgrupo)

Archive estas brita rokgrupo progresivroka, triphopa kaj Elektronikmuzika, fondita en 1994 de Darius Keeler kaj Danny Griffiths.

Archive
Archive koncertanta en 2012
Archive koncertanta en 2012
Bazaj informoj
Deveno Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Londono, Unuiĝinta Reĝlando
Ĝenroj Progresiva roko
Elektronika muziko
Triphopo
Ŝugejzo
Aktivaj jaroj 1994–Nuntempo
Eldoninto Island Records
Retejo archiveofficial.uk
Membroj

Danny Griffiths
Darius Keeler
Dave Pen
Pollard Berrier
Steve Harris
SMiley
Jonathan Noyce
Maria Q
Holly Martin

Antaŭaj membroj

Roya Arab
Suzanne Wooder
Craig Walker
Lee Pomeroy
Dale Davis

vdr

Stilo redakti

La muzika stilo de Archive estas tre triphopa en la du unuaj albumoj. De nun la bando proponas muzikon tuŝantan la triphopon, sed kunfandante ĝin kun la elektronika muziko, la progresiva roko, la roko kaj la etosmuziko. Keeler kaj Griffiths kompletigas la kompleksajn muzikajn liniojn de Archive kun sinteziloj kaj specimenoj.

Estas pluraj intervjuoj, en kiuj iuj membroj de la grupo (inkluzive de Darius Keeler) asertas konsideri sian muzikon kiel progresiva roko, precipe per sia maniero komponi (miksaĵo de ĝenro, muzika komplikeco, melodiaj elementoj, longaj instrumentaj partoj, ktp.). La plimulto de tiaj grupoj havas sian propran sonon, kompleksan kaj malfacile difineblan, do eblas fari ligon kun Archive.

Eblas fari la rilaton kun Pink Floyd, almenaŭ en la spirito. Ĉi tio veras pro la longeco de iuj kantoj ("Waste", "Again", "Lights", "Finding it so hard", "Controlling Crowds", "Calling" aŭ aliaj, kiuj superas naŭ minutojn), pro la etoso (precipe por "Again" kies la etoso estas tre proksima de la albumo Animals de Pink Floyd, aŭ la sonaro de "Seamless", kiu memorigas tiun de la "Echoes", en la albumo Meddle) kaj pro ia pesimismo en la tekstoj.

Diskaro redakti

  • 1996 : Londinium
  • 1999 : Take My Head
  • 2002 : You All Look the Same to Me
  • 2003 : Michel Vaillant
  • 2004 : Noise
  • 2006 : Lights
  • 2009 : Controlling Crowds
  • 2009 : Controlling Crowds Part IV
  • 2012 : With Us Until You're Dead
  • 2014 : Axiom
  • 2015 : Restriction
  • 2016 : The False Foundation
  • 2022 : Call to Arms and Angels