Arlene MARTEL estas plumnomo de Arline Greta SAX, (1936-2014) jud-usona aktorino kaj verkistino. Antaŭ 1964, ŝi ofte estis anoncita kiel Arline San, Tasha Martelle, Arline SaxArlene Sax. Reĝisoroj de Hollywood ofte aludis al Martel kiel "la Kameleono," ĉar ŝia aspekto kaj ŝia scipovo kun akĉentoj kaj dialektoj permesis al ŝi portreti rolulojn de larĝa gamo de rasoj kaj etnoj.[1]

Arlene Martel
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1936 (1936-04-14)
en Bronkso
Morto 12-an de aŭgusto 2014 (2014-08-12) (78-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Edz(in)o Jerry Douglas vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1958– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Martel diplomiĝis ĉe Performing Arts High School en Novjorko en 1953.

Ŝi komencis sian karieron en finoj de 1950-aj kaj komenco de 1960-aj jaroj en televidserioj kiel The Rebel, Route 66, Hong Kong kaj The Twilight Zone. Li daŭris en televidaĵoj kiel Perry Mason, Have Gun – Will Travel, Bewitched, Hogan's Heroes, I Dream of Jeannie, The Man from U.N.C.L.E., The Untouchables, Mission: Impossible, Here Come the Brides, The Wild Wild West kaj The Fugitive.

Martel laboris ĉe scienc-fikciaj televidserioj The Outer Limits, Battlestar Galactica kaj Star Trek kiel T'Pring, edzino de Sr. Spock en epizodo "Amok Time" (1967).

En la serio "Columbo" Martel rolis Gloria'n, amatinon de la viktimo de murdisto Tony Goodland (Bradford Dillman) en la epizodo "The Greenhouse Jungle" (1972). En 1970-aj jaroj ŝi ankaŭ aperis ĉe The Rockford Files, The Six Million Dollar Man kaj Gunsmoke.

En kino ŝi partoprenis filmojn kiel Angels from Hell (1968), Chatterbox (1977) kaj Zoltan, Hound of Dracula (1978).

Martel duone retiriĝis de aktorado meze de 1980-aj jaroj, sed aperis poste en malgrandaj roloj. Ŝi ankaŭ verkis scenaron Whisper Into My Good Ear.

Referencoj redakti