Rue FR

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Arlens)
- La mallongigo FR en Rue FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Rue.

Rue (malnova germanlingva nomo Rüw) estas historia urbeto kaj komunumo en la distrikto Glano en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1265 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Rue
Blazono de Rue
Blazono de Rue
Blazono de Rue
Rue
Rue
Rue
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Glano
Koordinatoj  46° 37′ 10″ N 6° 49′ 20″ O / 46.61944 °N, 6.82222 °O / 46.61944; 6.82222 (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ 10″ N 6° 49′ 20″ O / 46.61944 °N, 6.82222 °O / 46.61944; 6.82222 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1265
Areo 11,20 km²
Alteco 675 m super marnivelo
Poŝtkodo 1673
Komunumkodo 2097
Mapo de Rue
Mapo de Rue
Mapo de Rue
vdr

Geografio redakti

Rue situas en la Friburga Mezlando ĉe la orienta bordo de la rivero Brojo. La komunumo Rue konsistas el la urbeto Rue kaj la vilaĝoj Promasens kaj Gillarens kaj la vilaĝetoj Blessens kaj Arlens.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,21 km², de kiuj 18,8% estas kovritaj de arbaro, 71,8% servas por agrikulturo kaj 8,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Rue limas en nordo al Montet, en oriento al Ursy, en sudoriento al Le Flon, en sudsudoriento al Chapelle, en sudo al Oron, en sudsudokcidento al Auboranges, kaj en okcidento al Ecublens.

Trafiko redakti

Tra Rue pasas la kantona ĉefvojo n-ro 151 de Moudon al Oron. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 10 kilometrojn sude apud Châtel-Saint-Denis. Gilarens disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Romont al Palézieux, dum la urbeto Rue estas konektita al la publika transportreto pere de buslinio de la entrepreno Transporto Publika Friburga.

Historio redakti

La unua certigita dokumenta mencio de Rue datiĝas el la jaro 1152 kiel Rota. Dum mezepoko la Senjoroj de Rue, kiuj estis vasaloj de la Grafoj de Ĝenevo, posedis en Rue kastelon kaj merkatlokon. La burgo estis detruita en la jaro 1237 dum la milito inter la grafoj de Ĝenevo kaj la grafoj de Savojo. En la jaro 1264 ĝis 1271 estis konstruita la urbeto Rue, kiu ricevis liberecajn privilegiojn de Moudon inter la jaroj 1285 kaj 1293. Ek de tiu tempo en Rue okazis semajnaj kaj jaraj merkatoj. Ek de 1433 en Rue ekzistis hospitalo. Dum la Burgonjaj Militoj Rue estis konkerita de Berno kaj koncedita al Friburgo kaj fariĝis la ĉefurbo de friburga voktejo kaj post la Helveta Revolucio de 1798 de distrikto. En la jaro 1848 la Distrikto Rue surbaze de la nova friburga konstitucio estis integrita al la Distrikto Glano. Kun efiko de la 1-a de januaro 2001 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Promasens kaj Gillarens estis integritaj al la komunumo Rue.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti