Arthur Weber [veber], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Weber Arthur estis hungara ataŝeo, mezlerneja kaj altlerneja instruisto, literaturhistoriisto. Lia persona nomvarianto estis Artúr, lia pseŭdonimo estis Német Ákos.

Arthur Weber
Persona informo
Aliaj nomoj Német Ákos
Naskiĝo la  18-an de aŭgusto 1888(nun 1888-08-18)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Késmárk
Morto la 17-an de aŭgusto 1929
en  Germanio Berlino
Lingvoj francagermanahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • pedagogolektoroataŝeo
vdr

Arthur Weber[1] naskiĝis la  18-an de aŭgusto 1888(nun 1888-08-18) en Késmárk (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Kežmarok en Slovakio), li mortis la 17-an de aŭgusto 1929 en Berlino.

Biografio redakti

Arthur Weber maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1910. Inter 1911 – 1919 li instruis en kalvinana gimnazio en Budapeŝto, sed en la lernojaro 1918 li instruis ankaŭ en la universitato. Inter 1919-1923 li laboris en ministerio, poste li estis ataŝeo en Berlino ĝis sia frua morto. Li kontribuis hungare kaj germane.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Zrinyi halála (1910)
  • Shakespeare hatása a vígjátékíró Vörösmartyra (1911)
  • Don Juan en Hongrie (1912)
  • Viharvirágok (teatraĵo, 1915)
  • A szepesi nyelvjárás-tanulmányozás története (1916)
  • Rauch, Erinnerungen eines Offlziers aus Altösterreich (1918)
  • Die Zipser-Deutschen (1919)
  • Német fonetikus társalgási nyelvkönyv (lernolibro, 1921)
  • Einsame und Verkannte (noveloj, 1925)
  • Graf Tisza und der Eintritt in den Weltkrieg (1927)

Fontoj redakti

Referencoj redakti