Artisto por Paco de Unesko

Flag of UNESCO.svg

Artisto por Paco de UNESKO estas honora titolo, kiun la Unuiĝintaj Nacioj por Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo (Unesko) donas al homoj kun kreivaj profesioj (artistoj, aktoroj, muzikistoj, ktp.) kies profesia agado grave kontribuas al la plifortigo de kulturaj kaj kreaj ligoj inter popoloj kaj ŝtatoj en la mondo. La oficiala dokumento diras, ke la titolo "Artisto por Paco" estas donita "pro ies kontribuo atentigi la publikon pri la problemoj de paco, justeco, toleremo, pri la situacio de infanoj en malfacilaj situacioj, pri la batalo kontraŭ analfabeteco kaj konservado de la medio." La titolo estis kreita en 1995 kaj samjare la unuaj artistoj ricevis la titolon de Artisto por Paco.

Ĉi tiu titolo povas esti donita kaj al individuoj kaj al ĉiuj kreivaj teamoj kiel ekzemple la orkestro de handikapitoj el Germanio Brenz Band (dum 2005-2006) pro ties engaĝiĝo kreskigi publikan konscion pri muziko kiel forto por dialogo inter popoloj, kulturoj kaj komunumoj.

Premiitoj (elekto)Redakti

Inter tiuj premiitaj de ĉi tiu titolo estis:

Eksteraj ligilojRedakti

Noto kaj referencojRedakti

Tiu ĉi artikolo aŭ pli frua versio estas (parta) traduko de la artikolo Артист ЮНЕСКО во имя мира en la rusa vikipedio, kiu dependas de la permesilo Krea Komunuaĵo Nommencio/Samkondiĉe. Vidu la prilaboran historion.

  1. (en) Gong Li, Unesko
  2. (en) Shirley Bassey, Unesko
  3. (fr) Le violoniste Renaud Capuçon nommé Artiste de l’UNESCO pour la paix, ONU Info.
  4. (en) Danilo Pérez Named UNESCO Artist for Peace, Unesko