Aŝraf Ghani

prezidanto de Afganio
(Alidirektita el Ashraf Ghani Ahmadzai)

Aŝraf Ghani aŭ en angleca latinliterigo Ashraf Ghani (paŝtune kaj darie محمد اشرف غني احمدزی, naskiĝis la 19-an de majo 1949) estas afgana politikisto kaj estis prezidanto de Afganio, kiu estis elektita la 21-an de septembro 2014. Antaŭe li estis de 2002 ĝis 2004 la nacia ministro pri financoj kaj ĝis 2008 la estro de la Universitato de Kabulo.

Aŝraf Ghani
Persona informo
اشرف غني
Naskonomo محمد اشرف غني احمدزی
Naskiĝo 19-an de majo 1949 (1949-05-19) (74-jaraĝa)
en Provinco Lugar
Religio sunaismo vd
Lingvoj paŝtuna vd
Ŝtataneco Islamska Republika Afganistanu • Usono vd
Alma mater ekonomika altlernejo HarvardUniversitato HarvardUniversitato StanfordUniversitato KolumbioUsona universitato de BejrutoKabula Universitato • Lake Oswego High School • Habibia High School vd
Partio senpartia vd
Familio
Edz(in)o Rula Ghani vd
Infanoj Mariam Ghani vd
Profesio
Okupo politikisto • universitata instruisto • verkistoekonomikisto • antropologo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antaŭ reveno al Afganio en 2002, Ghani estis profesoro pri antropologio ĉe multnombraj institucioj (plej longe la Universitato Johns Hopkins), poste eklaboris kun la Monda Banko. Li gvidis la ekonomian restarigon de Afganio post la kolapso de la talibana registaro.

La 15-an de aŭgusto 2021, nur kelkajn tagojn post la foriro de usonaj trupoj kiuj apogis lian reĝimon kaj kompletigante la praktikan rapidan ekkontrolon de la lando, la talibanoj eniris en Kabulon dum Ghani foriris eksterlanden.[1]

Notoj redakti

  1. Taliban orders fighters into Kabul as US evacuates embassy The Guardian, la 15-an de aŭgusto 2021, konsultita la 15-an de aŭgusto 2021.