Asztrik Várszegi [astrik vArsegi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Várszegi Asztrik estas hungara monaĥo, episkopo ĉefabato, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia origina persona nomo estis Imre ĝis la monaĥiĝo.

Asztrik Várszegi
Asztrik Várszegi
Asztrik Várszegi
Persona informo
Naskonomo Várszegi Imre
Naskiĝo 26-an de januaro 1946 (1946-01-26) (78-jaraĝa)
en Sopron
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Q793893 • St. Gerard Bible College • Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr

Asztrik Várszegi[1][2] naskiĝis la  26-an de januaro 1946(nun 1946-01-26) en Sopron.

Blazono de Asztrik Várszegi

Biografio redakti

Asztrik Várszegi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1964, poste li aliĝis al la benediktanoj en Pannonhalma, kie li akiris teologian diplomon en la sama loko en 1971. Post la diplomo li instruis 2 jarojn, krome li iĝis ankaŭ diakono, en la sekva jaro pastro. Li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1976, poste ĝis 1988 li instruis kaj en gimnazio kaj en altlernejo en Pannonhalma. Li akiris sciencan gradon Ph.D. en 1997 kaj li episkopiĝis en 1989, same en 1989 li estis rektoro de Teologia Monaĥa Altlernejo Sapientia. Inter 1991–2018 li estis ĉefabato de Pannonhalma, poste li emeritiĝis, tamen li instruis ekde 2000 en la Teologia Monaĥa Altlernejo. Li ricevis premiojn inter 1997-2022.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Kelemen Krizosztom pannonhalmi főapát (1929–1950) (disertaĵo, 1997)
  • Magyar egyháztörténeti bibliográfia, 1980–1990 (kunredaktoro, 1997)
  • Közösségben (libro, 2007)

Fontoj redakti

Referencoj redakti