Attila Géza Császár
Attila Géza Császár [ĉAsAr], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Császár Attila Géza estas hungara kemiisto, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2022).
Attila Géza Császár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de aŭgusto 1959 (65-jaraĝa) en Dorog |
Lingvoj | angla • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - kemio (–1983) Universitato Eötvös Loránd - teoria kemio (–1985) |
Okupo | |
Okupo | kemiisto universitata instruisto |
TTT | |
Retejo | http://csaszar.chem.elte.hu/ |
Attila Géza Császár[1] naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1959 en Dorog.
Biografio
redaktiAttila Géza Császár maturiĝis en gimnazio en Zalaegerszeg en 1977, poste li akiris kemian diplomon (MSc) en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1983, post 2 jaroj li doktoriĝis (Ph.D.). Inter 1983-1992 li esploris helpe de stipendioj en Universitato de Oregono, Universitato de Kembriĝo kaj Universitato de Reading, sed pro la doktoriĝo interrompe li hejmenvenis. Post la fina hejmenveno li instruis en la universitata instituto, kie li atingis la plej altan instruan rangon profesoro en 2002. Ekde 2006 li estis ankaŭ laboratoriestro. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1993, li doktoriĝis (DSc) en 1998 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Liaj ĉeftemoj estas kvantuma kemio, molekula spektroskopio kaj termokemio. Li edziĝis en 1985, lia edzino naskis 3 filinojn en 1988, 1991 kaj 1994. Li ricevis premiojn inter 1981-2017.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Conformers of Gaseous Glycine (1992)
- High-Accuracy Ab Initio Rotation-Vibration Transitions for Water (2003)
- Simple molecules as complex systems (2014)
- Verification labels for rovibronic quantum-state energy uncertainties (2024)
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM92272;jsessionid=D4E4555F5D7209DB7FB65DDC7168F264 hungarlingva datenaro de muzeo