Attila Lőte
Attila Lőte, laŭ hungarlingve kutima nomordo Lőte Attila estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
Attila Lőte | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de junio 1934 (90-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1957) ![]() |
Parencoj | Éva Lőte (onklino) ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
TTT | |
Retejo | http://loteattila.hu/ |

Attila Lőte [1] naskiĝis la 13-an de junio 1934 en Szeged.
Biografio
redaktiAttila Lőte aliĝis al amatora trupo jam en 1953. Li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1957. Post siaj studoj li aliĝis al Teatro Csokonai (Debrecen). Ekde 1959 li konstante apartenas al la Teatro Madách. Li ofte ricevis rolojn en filmoj, krome li tre longe estis aŭdebla en Hungara Radio en serio "Szabó család" (Familio Szabó). Li ricevis premion en 1973.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare: Hamleto - Laertes
- Ferenc Lehár: A mosoly országa - Hatfaludy
- Dolarpaĉjo (teatra versio, 2007)
- Sofoklo: Antigona - Haimon
Elektitaj kinaj filmaj roloj
redakti- Égrenyíló ablak (1959)
- Fotó Háber (1963)
- 80 huszár (1978)
- Napló szerelmeimnek (1987)
- A napfény íze (1999)
- Rap, revü, Rómeó (2004)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
redakti- Legenda a vonaton (1962)
- A külföldiek (1975)
- Villámfénynél (1986)
- Kisváros (serio, 1996)
- Nagyvizit (2006)
- Aranyélet (2015)
Dubladaj roloj
redakti- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Jean Marais, Jean-Louis Trintignant, Max von Sydow kaj aliaj [2]
Lia libro
redakti- Maszk nélkül (Egy színész jegyzetei a közönségnek) (2007, ISBN 9789638478870)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2017-02-25 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]
- hungarlingva membiografio kun foto Arkivigite je 2008-05-29 per la retarkivo Wayback Machine
- oficiala paĝo
- datenoj