Attila Szabó
Attila Szabó [sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Attila estas hungara-usona kemiisto, profesoro, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (2013).
Attila Szabó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de septembro 1947 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato McGill Universitato Harvard ![]() |
Okupo | |
Okupo | kemiisto biofizikisto ![]() |
Biografio
redaktiAttila Szabó akiris B.S. en Universitato McGill en 1968, PhD en 1973 en Harvard. Li estas gvidanta esploristo en la Nacia Instituto pri Sano en Bethesda, kie li okupiĝas pri biofizika kemio. Li ricevis 2 usonajn premiojn en 2008 kaj 2010.
Verkaro (elekto)
redakti- Kinetics from nonequilibrium single-molecule pulling experiments (2003)
- Free energy profiles from single-molecule pulling experiments (2010)
- Modern quantum chemistry: Introduction to advanced electronic structure theory
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto
- oficiala paĝo Arkivigite je 2013-12-14 per la retarkivo Wayback Machine angle