Attila Varga (ekonomikisto)

hungara ekonomikisto

Attila VARGA, laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga Attila estis hungara ekonomikisto, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2019).

Attila Varga
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1958 (1958-06-18)
en Budapeŝto
Morto 23-an de oktobro 2023 (2023-10-23) (65-jaraĝa)
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Okcident-Virginia Universitato
Infanoj 3
Okupo
Okupo ekonomikisto • universitata instruisto
vdr

Attila Varga[1] naskiĝis la 18-an de junio 1958 en Budapeŝto, li mortis la 23-an de oktobro 2023.

Biografio redakti

Attila Varga akiris ekonomian diplomon (M.A.) en Universitato Janus Pannonius en 1983. Depost la diplomo li instruis samloke ĝis 2006, poste li estis institutestro ĝis 2012. Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1989. En la sekva jaro li havis postenon en en:Hogeschool van Amsterdam, inter 1992 – 1997 li estis asistanto en en:West Virginia University, esplora lektoro en la studjaro 1997. Ĝuste tiam li akiris sciencan gradon Ph.D., poste li havis postenon en Vieno. En 2001 li hejmenvenis kaj ekinstruis en la origina universitato, kie li habilitiĝis en 2006 kaj ricevis la instruan rangon profesoro. Same en 2006 li doktoriĝis (D.Sc.) antaŭ la akademio. Lia laboro fokusiĝas pri la regiona ekonomio, pri kiuj li kreis modelojn. Li ricevis stipendiojn inter 2001–2004, premiojn inter 2008-2018.

Liaj disertaĵoj redakti

  • A gazdasági világkép-teremtő Adam Smith (1989)
  • Regional Economic Effects of University Research: A Spatial Econometric Perspective (1997)
  • Agglomeráció, technológiai haladás és gazdasági növekedés: A K+F térszerkezet makrogazdasági hatásainak vizsgálata (2006)

Elektitaj libroj redakti

  • University Research and Regional Innovation: A Spatial Econometric Analysis of Academic Technology Transfers. (1998)
  • Innovation, Entrepreneurship and Regional Economic Development: International Experiences and Hungarian Challenges (2002)
  • Térszerkezet és gazdasági növekedés (2009)
  • Regionális fejlesztéspolitikai hatáselemzés. Innováció, vállalkozás és gazdasági növekedés a GMR-Európa modellben (2016)

Elektitaj artikoloj (kun aliaj) redakti

  • Local geographic spillovers between university research and high technology innovations (1997)
  • Knowledge spillovers, agglomeration and macroeconomic growth. An empirical approach (2004)
  • A GMR-Európa modell és alkalmazása EU kohéziós politikai reformok előzetes hatásvizsgálata során (2014)
  • Does EU Framework Program participation affect regional innovation? The differentiating role of economic development (2017)

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-10-29. Alirita 2019-10-29.