Audouin Dollfus

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la astronomo kaj aeronaŭto Audouin Dollfus. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Dollfus.

Audouin Dollfus (naskiĝis la 12-an de novembro 1924 en Parizo, mortis la 1-an de oktobro 2010 en Versailles) estis franca astronomo kaj aeronaŭto Fakulo pri la sunsistemo, li estis la filo de la aeronaŭto Charles Dollfus.

Audouin Dollfus
Persona informo
NomoAudouin Dollfus
Dato de naskiĝo12-a de novembro 1924
NaskiĝlokoParizo
Dato de morto1-a de oktobro 2010
MortolokoVersailles [+]
Aĝo je morto85
Okupoj kaj profesioj
Okupojastronomo kaj aeronaŭto
Geografio
ŜtatoFrancio
Familio
PatroCharles Dollfus [+]
Lingvoj
Parolata lingvofranca lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoKavaliro de Honora Legio, Prix Jules Janssen, Oficiro de la Ordeno de Palmoj Akademiaj, Ladies' award of the French Astronomique Society [+]
Portalo pri Homoj
Information icon.svg
vdr

AstronomoRedakti

Li lernis en la fakultato pri sciencoj de la Universitato de Parizo, kie li ricevas doktorecon pri fizikaj sciencoj en 1955. Li laboris kiel astronomo en la departemento pri astrofiziko de la observatorio de Meudon, kie li estris inter alie la Laboratorion pri Fiziko de la Sunsistemo.

Plejparto el siaj laboroj estis faritaj danke al observoj en la observatorio de Pic du Midi.

Uzante la polarizadon de la lumo, li determinis la kemian komponiĝon de la grundo de Marso[1] kaj eltrovis atmosferon ĉirkaŭ Merkuro[2]. Li serĉis, ĉiam studante la luman polarizadon, la ĉeeston de luna atmosfero, kaj alvenis al la konkludo, ke Luno havas nenian atmosferon.

La 15-an de decembro 1966 li malkovris la saturnan sateliton Janon[3]. Li eble ankaŭ observis Epimeteo, alia saturna luno kiu sekvas la saman orbiton, sed li ne ekkomprenis, ke estas alia objekto ol Jano. Epimeteo estis oficiale malkovrita de Richard L. Walker la saman jaron.

AeronaŭtoRedakti

La 22-an de aprilo, ekfluginte de la aerodromo de Vélizy-Villacoublay, li atingis la rekordan altitudon de 14 000 m levita per grapolo da 104 balonoj[4]. Tiu ekspedicio celis fari astronomiajn observojn en la alta atmosfero.

En aliaj balonaj flugoj, li studis Marson kaj malkovris la ĉeeston de akvo sur ĝi.

HonorojRedakti

La asteroido 2451 Dollfus ricevis lian nomon[5].

Li estis farita kavaliro de la Honora Legio la 12-an de aprilo 2009[6].

Noto kaj referencojRedakti

  1. temas pri feroksido (Fe2O3)
  2. Eltrovo de merkura atmosfero (france)
  3. IAUC 1987: Prob. NEW Sat OF SATURN; 1966e; 1965d (angle)
  4. kvindeka jubileo de la prodaĵo de Audouin Dollfus (france)
  5. JPL Small-Body Database Browser: 2451 Dollfus (angle)
  6. La Honoraj Legiuloj de aprilo 2009 (el [http://www.lemonde.fr/ Le Monde.fr) (france)

Eksteraj ligilojRedakti