Epimeteo (luno)

satelito de Saturno
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Epimeteo.

Epimeteo estas unu el la naturaj satelitoj de Saturno. Ĝi dum longa tempo estis konfuzita kun Jano, ĉar ambaŭ sekvas preskaŭ saman orbiton.

Epimeteo
Natura satelito  de Saturno (XI)
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Epimeteo, fotita de Cassini la 30-an de marto 2005)
Epimeteo, fotita de Cassini la 30-an de marto 2005)
Epimeteo, fotita de Cassini la 30-an de marto 2005)
satelito de SaturnoPaŝtist-satelitoregula satelito
Oficiala nomo Saturno XI[1]
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Epimeteo vd
Malkovro
Malkovrinto Richard L. Walker
Dato de malkovro 18-a de decembro 1966[1]
Loko de malkovro Usono[1]
Unua superflugo Voyager 1
(1-an de marto 1980)[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 151 410 km (la 1-a de julio 1981)
Discentreco 0,0205
Klinangulo 0,335° (rilate al la ekvatoro de Saturno)
Periodo 0,694 tago
Fizikaj ecoj
Diametro 138 × 110 × 110 km (ne sfera)
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
5,4 × 1017 kg
0,61 × 103 kg/m3
~0,0094 m/s2
~32 m/s
Rotacia periodo verŝajne kaptita rotacio
Aksa kliniteco
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo 0
Surfaca temperaturo ~78 K
Albedo
Geometria albedo
0,73
0,5 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 15,6
vdr

Malkovro redakti

Epimeteo estis verŝajne observita unuafoje de Audouin Dollfus[2] la 15-an de decembro 1966, sed li opiniis observi Janon. Richard L. Walker, la 18-an de decembro de la sam jaro, observis ĉu Janon, ĉu Epimeteon. Sed tiam, oni kredis ke estis nur unu luno, oficiale: Jano.

En oktobro 1978, Stephen M. Larson kaj John W. Fountain[3] determinis ke la observoj de 1966 estis klarigeblaj nur se estus du objektoj sur la sama orbito.

Tion konfirmis aliaj observoj (la lasta, far de Dale P. Cruikshank[4] la 26-an de februaro 1980) kaj, la 1-a de marto 1980 fotoj far de Voyager 1 kaj la teamo de Stephen M. Larson, John W. Fountain, Bradford A. Smith kaj Harold J. Reitsema.

Ĉiuj tiuj homoj povas esti dirataj malkovrintoj de Epimeteo.

Orbito redakti

Epimeteo kaj Jano (eble eroj de unu sama objekto, kiu disiĝis pluraj miliardoj da jaroj antaŭ) estas "kun-orbitaj" satelitoj: pli precize, la radiusoj de iliaj orbitoj diferencas de ĉirkaŭ 50 km. la pli interna luno trakuras pli rapide sur sia orbito, nome la ekstera. Proksimume ĉiuj kvar jaroj, ili proksimiĝas unu de la alia; pro ilia reciproka altiro, tiu kiu estas "antaŭ" estas bremsita, kaj, perdinte energion malsupreniras sur pli internan orbiton. Reciproke, la luno "malantaŭa" estas plirapidigata, ricevas energion kaj supreniras sur eksteran orbiton.

Tiel, ambaŭ satelitoj interŝanĝas iliajn orbitojn[5], la lasta interŝanĝo okazis en januaro 2010.

En la orbito de Jano kaj Epimeteo, la sondilo Cassini malkovris en 2006 maldensan ringon, larĝa je ĉirkaŭ 5000 km. Ĝi povas veni de polveroj elĵetitaj de la lunoj pro meteoroidaj frapoj.

Aspekto redakti

Epimeteo estas neregula objekto. Ĝia malgranda denso pensigas, ke ĝi estas glacia kaj porhava. Ĝia surfaco montras kraterojn, el kiuj du ricevis la nomojn de Polukso kaj Helaira.

Nomo redakti

En 1983[6] ĝi ricevis la nomon de Epimeteo, titano kaj frato de Prometeo.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti