Béla Horn, laŭ hungarlingve kutima nomordo Horn Béla estis hungara kuracisto, profesoro, akuŝisto-ginekologo.

Béla Horn
Persona informo
Naskonomo Horn Béla Jenő Jakab
Naskiĝo 24-an de majo 1902 (1902-05-24)
en Apatin
Morto 10-an de marto 1983 (1983-03-10) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracisto • obstetrikisto • ginekologo
vdr

Béla Horn naskiĝis la 24-an de majo 1902 en Hungara reĝlando en Apatin (nun en Serbio). Li mortis la 10-an de marto 1983 en Budapeŝto.[1]

Biografio redakti

Béla Horn frekventis gimnaziojn en Kalocsa kaj Zombor, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1928. Post siaj studoj li laboris-instruis en la universitata kliniko, en 1930 li akiris plian diplomon pri ginekologio. Inter 1930 kaj 1933 li laboris en Malsanulejo Rókus, poste li revenis al la kliniko. En 1934 li edziĝis. Tiutempe li instruis ankaŭ en Industriarta Altlernejo. En 1947 li estis nomumita privata profesoro, en la sekva jaro klinikestro, en 1950 publika eksterordninara profesoro. En 1960 li kandidatiĝis, en 1972 li pensiuliĝis, sed poste li estis konsilisto samloke. En 1953 li ricevis premion.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Adatok a disgerminoma klinikumához. – Lappangó chorionepithelioma malignum (1944)
  • Súlyos paralyticusos ileusok megoldása (1949)
  • A szülés alatti fájdalomcsillapítás (1952)
  • A szülészet tankönyve (Lernolibro de la akuŝo), (1958)
  • Szülészeti műtéttan (1962) - studenta lernolibro
  • Szülészet (1968 5-a eldono: 1976) mezlerneja lernolibro

Fontoj redakti

Referencoj redakti