Wilderswil

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Büel (Wilderswil))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Wilderswil (stacidomo).


Wilderswil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Interlaken kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2501 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Wilderswil
Blazono de Wilderswil
Blazono de Wilderswil
Blazono de Wilderswil
Wilderswil, fotita el la Harder-Funikularo
Wilderswil, fotita el la Harder-Funikularo
Wilderswil, fotita el la Harder-Funikularo
vilaĝokomunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Interlaken-Oberhasli
Malnova distrikto ĝis 2009 Interlaken
Koordinatoj  46° 39′ 54″ N 7° 52′ 0″ O / 46.66500 °N, 7.86667 °O / 46.66500; 7.86667 (mapo)Koordinatoj: 46° 39′ 54″ N 7° 52′ 0″ O / 46.66500 °N, 7.86667 °O / 46.66500; 7.86667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2501
Areo 13,54 km²
Alteco 586 m super marnivelo
Poŝtkodo 3812
Komunumkodo 0594
Mapo de Wilderswil
Mapo de Wilderswil
Mapo de Wilderswil
vdr

Geografio redakti

Wilderswil situas en Berna Oberlando ĉe la transiro de la valoj de Lütschine al la flotebenaĵo de Interlaken sur la flotkeglo de rojo Saxetbach, kiu fluas tra la komunuma teritorio kaj alfluas en oriento de la komunumo al Lütschine. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 2413 m s.m. sur la monto Sulegg. Al la komunumo apartenas la vilaĝo Wilderswil kun la kvartaloj Gsteig (en oriento ĉe la bordo de Lütschine, la preĝejo Gsteig alifanke de la rivero, tamen jam apartenas la la komunumo Gsteigwiler) kaj Büel (en okcidento), kaj la vilaĝo Unspunnen (sur alteco de 581 m s.m. en nordokcidento de la komunumo, kie ankaŭ situas la burgruiono de Unspunnen).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,54 km², de kiuj 57,4% estas kovritaj de arbaro, 19,7% servas por agrikulturo kaj 10,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Wilderswil limas en nordo al Matten ĉe Interlaken, en nordnororiento al Bönigen, en nordoriento al la eksklavo Aenderberg de la komunumo Matten ĉe Interlaken, en okcidento al Gsteigwiler, en sudokcidento al Gündlischwand, en sudo al Lauterbrunnen, en okcidento al Saeten, kaj en nordokcidento al Därligen.

Trafiko redakti

Tra Wilderswil pasas la kantona ĉefvojo n-ro 221 de Interlaken al Grindelwald kaj Lauterbrunnen. La svisa aŭtovojo A8 pasas laŭlonge de la norda komunumolimo. La plej proksima alveturejo al la aŭtovojo estas Interlaken-Oriento, proksimume 2 kilometrojn nordoriente de la komunumo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per stacidomo ĉe la montaraj fervojlinioj de Interlaken al Grindelwald kaj Lauterbrunnen. La stacidomo de Wilderswil estas ankaŭ la komenco de la montara fervojo al Schynige Platte.

Historio redakti

Dum mezepoko Wilderswil apartenis al la Senjorujo de Burkhard von Thun, kiu ankaŭ nomiĝis Burhard de Unspunnen, kiu posedis la burgon Unspunnen sur la teritorio de la hodiaŭa komunumo. Per edziĝo la havaĵo transiris en la jaro 1224 al la Senjoroj de Wädenswil. En la jaro 1342 la antaŭ ja al Berno pandigita burgo kaj senjorujo fariĝis definitive havaĵo de Berno, kiu ĝin submetis al la administrado de Unterseen. Post la Helveta Revolucio de 1798 la burgo ne plu estis uzita, kaj Berno lasis ĝin disfali.[3]

Dum la Unua Mondmilito en Wilderswil estis lokitaj ĉ. 50 militkaptitoj el cara Rusio. Oficiroj kaj soldatoj nomigis la hotelan arestejon "Sovjeto" kaj ili revenis al sia patrujo post la revolucio[mankas fonto].

Malfeliĉe konatiĝis la nomo de la komunumo Wilderswil en la mondo la 27-an de julio 1999, kiam post fulmotondro de la valo de Saxetbach mortis grupo de 21 turistoj el Aŭstralio, Novzelando, Anglio, Sudafriko kaj Svislando dum kanjonumado en la rojo.[4]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti