Bajtava, hungare Bajta estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.

Bajtava
municipo de Slovakio
Administrado
Poŝtkodo 943 65
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 392  (2021) [+]
Loĝdenso 42 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 51′ N, 18° 45′ O (mapo)47.8518.75Koordinatoj: 47° 51′ N, 18° 45′ O (mapo) [+]
Alto 174 m [+]
Areo 9,33 km² ( 933 ha) [+]
Bajtava (Slovakio)
Bajtava (Slovakio)
DEC
Bajtava
Bajtava
Situo de Bajtava

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bajtava [+]
vdr
Bajtava situas en la 4-a regiono
Bajtava situas en la bluigita distrikto

Situo redakti

La vilaĝo situas en kaldrono, inter 3 riveroj Hron, Ipeľ kaj Danubo, laŭ flankovojoj. Štúrovo troviĝas 7 km-ojn for.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio pri la loko devenis el 1261 en formo villa Boyta. La kampoj apartenis al ĉefepiskopejo de Esztergom. En 1311 preskaŭreĝo Mateo Csák (ĉAk) detruis la vilaĝon. En 1594 germanoj denove detruis ĝin. Poste dum la oftaj kontraŭturkaj bataloj la vilaĝo senhomiĝis. Dum la pacaj tempoj precipe slovakoj refondis la vilaĝon. En 1910 loĝis tie 583 da homoj (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al la distrikto de Szob. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 401 da homoj (366 hungaroj, 24 slovakoj).

Vidindaĵo redakti