Balatonendréd
Balatonendréd [balatonendrEd] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Siófok.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 40 km²
- Loĝantaro: 1400
- Poŝtkodo: 8613
- Telefonprefikso: 84
Situo redakti
Balatonendréd situas fine de sakovojo el Zamárdi sur mildaj deklivoj. La Balatono estas proksime ĉe Zamárdi.
Historio redakti
La vilaĝo estis unuafoje menciita en 1082 en formo villa Endredes. La kampoj apartenis al diversaj ekleziuloj. Dum la turkoj fortikaĵo defendis la regionon. En la 18-a jarcento ŝvaboj alvenis. En 1948 kolĥozo formiĝis.
Balatonendréd apartenas al vinregiono de Balatonboglár.
Vidindaĵoj redakti
- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Andreo de 1772 en loko de fortikaĵo, turo alkonstruiĝis en 1821
- skulptaĵo pri Sankta Triunuo
- monumento pri falintoj dum la mondomilitoj de 1993
Famuloj redakti
- En Balatonendréd (tiam Endréd) naskiĝis juristo Lajos Hőke.
- En Balatonendréd naskiĝis agronomo István Pacs.