Bandunga Konferenco

(Alidirektita el Bandunga konferenco)

Tiu estis Internacia Konferenco de 29 landoj de Azio kaj Afriko de 18-a de aprilo ĝis la 24-a de aprilo 1955, en Bandung (Indonezio). La konferenco estas konsiderata la fonda konferenco de la Organizo de Senaliancaj Ŝtatoj. La konferencon prezidis la ĉefministro de Indonezio, Ali Sastroamidjojo, kiu estis la ĉefa iniciatinto de la konferenco. La sukceso organizi la konferencon fortigis la statuson de lia lando en la mondo.

La 29 landoj ĉeestantaj la Azian-Afrikan Bandungan Konferencon.
Membroŝtatoj de la Senalianca Movado (2012). Helbluaj ŝtatoj havas statuson de observanto.

Ĉeestis la ĉefministro de Barato Jawaharlal Nehru, Nasser, prezidanto de Egipto, Zhou Enlai, ĉefministro de Ĉinio, la imperiestro Haile Selassie de Etiopio, la reĝoj de Maroko kaj Kamboĝo, inter aliaj.

La celoj de la konferenco estis antaŭenigi ekonomian kaj kulturan kunlaboron inter afrikaj kaj aziaj landoj kaj kontraŭi koloniismon. Unu el la celoj de la konferenco estis ebligi al komunisma Ĉina Popola Respubliko partoprenon en internacia konferenco, ĉar Usono proponis izoli ĝin je internaciaj rilatoj.

Estis tri aro de partoprenantoj: por-okcidentema (Japanio, Filipinoj, Suda Vjetnamio, Laoso, Tajlando, Turkio, Pakistano, Etiopio, Libio, Libano, Irako, Irano kaj Liberio), neŭtralema (Afganio, Birmanio, Egipto, Barato, Indonezio, Sirio), kaj komunisma (Ĉinio kaj Nord-Vjetnamio). Aliaj ne havis difinitan emon.

FonoRedakti

La Konferenco Bandung kreiĝis laŭ interesoj de kelkaj ŝlosilaj landoj. Barato, kiel unu el la unuaj ĉefaj landoj kiuj estas liberaigitaj de koloniismo, esperis gvidi linion de evitado de elekti flankojn en la Malvarma Milito; Indonezio penadis diplomatie por akiri kontrolon de la okcidenta duono de la insulo Nov-Gvineo, kiu ankoraŭ estis sub nederlanda kontrolo, kaj tial volis aranĝi kontraŭkolonian konferencon sur sia teritorio; Ĉinio, malgraŭ sia partnereco kun Sovetunio, volis esti la gvidanto de la kontraŭkoloniaj ŝtatoj. Kvankam la grava rolo de Ĉinio en organizado de la konferenco vekis multajn zorgojn pri ĝia neŭtraleco, tamen Ĉinio trankviligis ĉiujn per konsilia kaj amika sinteno al nekomunistaj landoj kaj traktante la sovetian koloniismon kiel okcidentan.

Ne ĉiuj partoprenantaj landoj estis landoj, kiuj antaŭe estis sub plena okcidenta kolonia kontrolo. Krom Ĉinio, Japanio ankaŭ partoprenis. Tiu estis internacia premiero por Japanio en internaciaj rilatoj, t.e. la unua fojo post la fino de la dua mondmilito, en kiu ĝi provis krei tute-azian imperion. La Konferenco de Bandung ebligis al Japanio realiĝi al la familio de aziaj landoj kaj ripari la fendojn. Landoj kiel Tajlando, Afganio, Irano, Liberio, Nepalo kaj Turkio - kiuj neniam estis sub oficiala okupado, sed certe suferis diversajn formojn de ekstera interveno en sia suvereneco - ankaŭ partoprenis. La afrika reprezentantaro inkluzivis nur ses landojn, ĉar la plej granda parto de la kontinento ankoraŭ estis sub eŭropa kontrolo, sed ĉi tiuj estis landoj kun simbola graveco: Egiptujo, kiu ludis gravan rolon en la konferenco; Etiopio, perceptita kiel praa lando kaj simbolo de afrika potenco; Kaj Ganao, la unua subsahara lando, kiu sendependiĝis de la Brita Imperio.

DecidojRedakti

10-punkta "deklaro pri antaŭenigo de monda paco kaj kunlaboro", nomata Dasasila Bandung, kun la principoj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, estis adoptita unuanime kiel ero G en la fina komuniko de la konferenco:

  1. Respekto al la bazaj homaj rajtoj kaj la principoj kaj celoj de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj.
  2. Respekto al la suvereneco kaj teritoria integreco de ĉiuj nacioj;
  3. Rekono de egaleco inter ĉiuj rasoj kaj egaleco inter ĉiuj nacioj, grandaj kaj malgrandaj;
  4. Sindeteni de enmiksiĝi aŭ malhelpi la internajn aferojn de alia ŝtato;
  5. Respekto al la rajto de ĉiu nacio defendi sin, sola aŭ komune, laŭ la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj;
  6. A. Sindeteni de uzado de kolektivaj defendaj interkonsentoj por servi la interesojn de la superpotencoj;
    B. Ĉiu lando evitu premon al aliaj;
  7. Sindeteni de agoj aŭ minacoj de agreso aŭ fortouzo kontraŭ la teritoria integreco aŭ politika sendependeco de iu ajn ŝtato;
  8. Solvo de ĉiuj internaciaj disputoj per pacaj rimedoj, kiel intertraktado, mediacio, arbitracio aŭ jura solvo, krom pacaj rimedoj kiel elekto de la partioj, laŭ la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj;
  9. Antaŭenigi komunajn interesojn kaj kunlaboron;
  10. Respekto al justeco kaj internaciaj devoj.

Ĉiuj kondamnis koloniismon kaj rasismon. Dua decido estis Ne-Liniigoneŭtraleco antaŭ Sovetunio kaj Usono.

Nehru proponis l' adopton de traktato Panĉ Ŝila inter Barato kaj Ĉinio kiel modelon al novsendependaj landoj en iliaj internaciaj rilatoj. La Panĉ Ŝila (kvin principoj) estas:

  1. respekto al teritoria integreco kaj suvereneco de ŝtatoj;
  2. neagreso;
  3. neinterveno pri la internaj aferoj;
  4. reciprokeco;
  5. paca kunekzisto.

Por-okcidentemaj landoj ne akceptis la Panĉ Ŝila kaj proponis, per prezidento de Pakistano Mohamed Ali, la formulon nomatan "Sep Pilastroj de Paco", kiuj inkluzivis la rajton al defendo kaj partopreno de kolektivaj defendaj organoj. La formulo de Sep Pilastroj de Paco estis aprobita, post pacakordo inter Pakistano kaj Ĉinio.

Eltiraĵoj el la deklaro:

"Fakto, ke gvidantoj de aziaj kaj afrikaj gentoj povas renkontiĝi en unu el siaj landoj, por pridiskuti siajn komunajn aferojn, konsistigas nuvan komencon en historio (...)

Tiel, kiel paco, libero ne dispartigeblas.(...) Diratas, ke koloniismo mortis. Ne nin lasu ni iluziigi, aŭ eĉ dormigi far tiu trompŝajna frazo. Mi certigas al vi, ke koloniismo vigle vivas. (...)

Moderna koloniismo montriĝas ankaŭ forme de ekonomia trudpovo, intelekta trudpovo kaj fizika trudpovo efektanta far alilanda potenco enen la nacion. Tio estas lerta kaj decidiĝema, kio efektiviĝas sub diversaj maskoj; ĝi ne facile delasas sian predon."

Vidu ankaŭRedakti

Por plua legadoRedakti

  • Herbert Feith The Decline of Constitutional Democracy in Indonesia, Equinox, Jakarta, Kuala Lumpur, Singapore, also Cornell University Press 2007

Eksteraj ligilojRedakti