Barbara Włodarczyk
Barbara Włodarczyk (naskiĝis la 14-an de majo 1960) – televida ĵurnalistino. Diplomatino de Fakultato pri Ĵurnalismo kaj Politika Scienco de Varsovia Universitato. De 1985 laborantino de redakcio pri internacia publicistiko en Pola Televido (TVP). Ŝi okupiĝas pri temoj de la landoj de estinta Sovetunio. De decembro 2004 ĝis decembro 2009 TVP-korespondantino en Moskvo. En tiu ĉi periodo ŝi kreis aŭtoran ciklon de raportoj titolitaj Szerokie tory (Larĝaj fervojtrakoj). De 2010 komentistino en TVP.
Barbara Włodarczyk | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 14-an de majo 1960 (64-jaraĝa) en Pollando | |
Lingvoj | pola vd | |
Alma mater | Universitato de Varsovio vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto publikigisto vd | |
Laborkampo | Ĵurnalisto, ĵurnalismo kaj opinia ĵurnalismo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Maje 2013 Wydawnictwo Literackie (Literatura Eldonejo) aperigis ŝian libron (raportkolekto) sub la titolo Nie ma jednej Rosji (Ne estas unu Rusio). De septembro 2013 aŭtorino de la programo Sąsiedzi (Najbaroj) en TVP info.
Televidaj programoj
redakti- Aŭtora programo Szerokie tory (ciklo de raportoj pri ĉiutaga vivo en la landoj de estinta Sovetunio)
- Spojrzenia (Rigardoj) (pri estinta Sovetunio)
- My i świat (Ni kaj la mondo) (soci-moraj problemoj en Oriento kaj Okcidento)
- Z Polski rodem (Naskitaj en Pollando) (internacia programo pri la pola diasporo)
- Kunlaboro pri realigo de la programo Twarzą w twarz z Europą (Vid-al-vide Eŭropan Union)
- Intervjuoj kun politikistoj (interalie kun Miĥail Gorbaĉov, Václav Havel, Leonid Kuĉma, Vytautas Landsbergis)
- Sąsiedzi (Najvaroj) (pri ŝtatoj ĉirkaŭ Pollando)
Premioj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Profil na stronie Wydawnictwa Literackiego fotnoto en paĝo de Literatura Eldonejo
- Barbara Włodarczyk wyjaśnia, dlaczego "Nie ma jednej Rosji" Barbara Włodarczyk klarigas, kial "Ne estas unu Rusio" - en polskieradio.pl