Barguzin, ruse Баргузин estas rusa vilaĝo en Barguzina distrikto, Burjatio (Rusio) laŭ bordo de samnoma rivero. Ĝis 2004 ĝi havis statuson urbo.

Barguzin
vilaĝo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 671610
Demografio
Loĝantaro 5 702  (2010) [+]
Geografio
Geografia situo 53° 37′ N, 109° 38′ O (mapo)53.617222222222109.63472222222Koordinatoj: 53° 37′ N, 109° 38′ O (mapo) [+]
Alto 487 m [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Barguzin (Rusio)
Barguzin (Rusio)
DEC
Barguzin
Barguzin
Situo de Barguzin

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Barguzinsk [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Teorio de Kiszely pri Petőfi en Barguzin redakti

Laŭ teorio de István Kiszely Petőfi mortis ne en Segesvár en 1849, sed en la rusa vilaĝo Barguzin. Li daŭre luktas por lia justo. Nuntempe li kolektis sangojn de parencoj de Petőfi por trovi identajn kromosomojn.

Laŭ lia aserto, en arkivo de Sankt-Peterburgo oni trovis liston pri militkaptitoj de cara armeo el 1849. Kiel konate, tiu armeo helpis la Habsburgojn en Hungara reĝlando. La rusoj devis transdoni ĉiujn hungarajn militkaptitojn, sed laŭ la dokumentoj tamen la rusoj sekrete kolektis hungarojn, kiuj devis iri al Siberio. El la listo oni trovis "Petrovics" [petroviĉ] (tio estis origina nomo de Petőfi), kiu vivis kaj mortis en Barguzin. Menciiĝis ankaŭ diversaj informoj. Neoficiala stabo el Hungario ricevis permeson trovi la tombon en futbalejo de Barguzin en 1987. Post unu jaro ili precize trovis la listigitojn, ankaŭ Petrovics. La ostojn oni ekzamenis en Rusio kaj en Usono. Oni konstatis, ke temas pri virina osto [1] Arkivigite je 2009-06-14 per la retarkivo Wayback Machine.

En 2015 ĉinaj sciencistoj konstatis, ke DNS-oj de familianoj de Petőfi kaj la trovitaj ostoj en Barguzin estas identaj en 99,9 %. [2] Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine