Jules Denis du Potet, Barono de Sennevoy (1796-1881) estis franca barono, kuracisto, esoteristo, magnetizisto, mesmeristo, homeopata kuracisto, praktikanto de la teorioj pri animala magnetismo[1] de Franz Anton Mesmer (1734-1815), membro de la Teozofia societo kaj eldonisto de la Ĵurnalo pri Magnetismo inter 1845 kaj 1861.

Barono de Sennevoy
(1796-1881)
Franca esoteristo kaj magnetizisto.
Franca esoteristo kaj magnetizisto.
Persona informo
Naskiĝo 12-a de aprilo 1796
en Parizo,  Francio
Morto 1-a de julio 1881
en Parizo,  Francio
Tombo Tombejo de Montmartre
Lingvoj franca
Okupo
Okupo magnetizer
vdr

Biografio redakti

Li estis filo de Jean-Baptiste Charles Dupotet (Ricey-le-Haut 1763 - Parizo, 1832), Senjoro de La Chapelle kaj Sennevoy, kaj de Simone Pierrette Babeau. Li edziĝis unue al Aglaé Saunier, en la 21-a de novembro 1833, en Parizo, kaj en dua nupto al Marie Isaure Hérault.

Du Potet estis brile sukcesoplena mesmeristo. Kelkaj atribuas tion al tiu fakto ke li ne havis la dikfingron en sia dekstra mano. Lia reputacio estis tia, laŭŝajne, ke viro estis kondamnita pro murdo kaj ekzekutita surbaze de evidentaĵoj donitaj per unu el la klarvidantoj de Du Potet. Li estis la direktoro de senpaga Lernejo pri Magnetismo, en Parizo, en 1826, kaj inter 1837 kaj 1845, li aktivis kiel homeopata kuracisto en Londono, kie li sukcese traktis priepilepsiajn kazojn en junulinoj norde de Londono, kaj laŭ letero sendita al la eldonisto de la medicina periodaĵo "The Lancet"[2], liaj eksperimentoj kaŭzis furoron en la urbo.

Du Potet tenis korespondaĵojn kun mesmeristoj[3] el la tuta mondo. La mesmerismo, kontraste kun la socialisma utopio, celis kaŭzi socialan transformiĝon kaj eĉ ian pensoŝtormon. Artikolo, publikigita en la okultisma revuo Lucifero, en 1890, teksas laŭdojn al sia persono kaj nomas lin arda subtenanto de la mesmerismo, kies "povohava voĉo" eble kaŭzos halton en la farso de la hipnotismo[4].

Du Potet ankaŭ esploris la okultajn uzojn de la mesmerismo. Eliphas Levi (1810-1875) multe laŭdis lin en sia verko "Historio de la Magio"[5], kaj asertis ke la magnetismo estis malŝlosinta la sekretojn de la magio por li. Kontraŭe de Levi, Du Potet kredis ke dum tranco eblas la kontakto kun la mortintoj kaj la spiritoj neniam enkarniĝintaj, kaj lia grupo kredis pri la fora influo pere de la magnetaj kurentoj. Li estis membro de la Teozofia societo, kaj liaj skribaĵoj estis amplekse cititaj de Helena Blavatiskij, kiu konsideris lin adepto. En sia verko "La Malkovro de la Senkonscio"[6], Henri Ellenberger konsideras ke li "disvolvis ... verajn delirojn de grandiozeco"[7].

Unu el liaj verkoj, "La magie dévoilée et la science occulte" (1852), venis en la manojn de Victor Hugo (1802-1885).

Selektita verkaro redakti

Literaturo redakti

Belaj prezentaĵoj en Youtube redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. "L'autoscopie interne" - Paul Sollier (1903).
  2. The Lancet.
  3. Mesmeristo: sekvanto el Franz Anton Mesmer, germana magnetizisto kaj fondinto de la teorio pri la animala magnetismo.
  4. Lucifer.
  5. History of Magic.
  6. "La Malkovro de la Senkonscio". Arkivita el la originalo je 2014-11-29. Alirita 2014-11-19.
  7. The Discovery of the Unconscious: The History and Evolution of Dynamic ... Arkivigite je 2014-12-02 per la retarkivo Wayback Machine, Henri F. Ellenberger