Ben Vautier
Benjamin VAUTIER pli konata per la plumnomo Ben, estas franca artisto el svisa deveno, naskita la 18-a de julio 1935 en Napolo (Italio). Nunteme, li loĝas kaj laboras en Nico.
Ben Vautier | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Benjamin Vautier | |||||
Naskiĝo | 18-an de julio 1935 (88-jaraĝa) en Napolo | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Svislando • Francio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pornografia aktoro • poeto • poŝtmarkdesegnisto • fotisto • ilustristo • fotoĵurnalisto • vidartisto • vida poeto • ludartisto • instalada artisto • skulptisto vd | ||||
Laborkampo | Literismo • pentrado • ludarto vd | ||||
Aktiva en | Nico vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Il faut se méfier des mots vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Membro de la art-grupo Fluxus kaj proksima al Literismo, Ben estas artisto apartenanta al la franca arta avangardo konata per liaj performancoj, instalaĵoj kaj pentraĵoj. Li iĝis vast-publike konata ekde la jaro 1960, ĉefe per liaj diversformaj «écritures» (skribaĵoj).
Biografio redakti
Li vivis parton de lia infanaĝo en Parizo kaj alvenis al Nico havante 15 jarojn.
Dum 1960 okazis lia unua individua ekspozicio: „Rien et tout” (Ĉio kaj nenio). Tiu elmontro havis lokon ĉe la unua etaĝo de lia vendejo kaj estis inspirita de la pretaĵoj (readymade) fare de Duchamp. Ben mem-difinis sian arton kiel „alproprig-arto”, deklarante:
|
Verkaro redakti
Arto :
- je peut tous me permettre
- Pas d'art sans vérité, 1990
- Ben, ma vie et mes conneries, 2000
- Je cherche la vérité... , kun MAMAC Nice, Flammarion, 2001
- Poésies, prose et ruminations, 2002
- J'emmerde l'art, Z'Éditions, 2002
- Fluxus, Z'Éditions, 2003
- Frédéric Altmann, kun Jacques Simonelli kaj Georges Vercheval, 2003
- Ben. Strip-tease intégral, kun Jon Hendricks kaj Hans Ulrich Obrist, 2010
Etnismo :
- Manuscrit pour "la première internationale ethniste", 1986
- L'ethnisme de A à Z : Pour un nouvel ordre mondial, Z'Éditions, 1991
Ekspozicioj redakti
- Retrospektiva ekspozicio ĉe la Musée d'art contemporain de Lyon el la 3-an Marto ĝis la 11-an Julio 2010.
- Permanenta ekspozicio: Musée d'Art moderne de Nice (MAMAC)
Eksteraj ligiloj redakti
- france « Benjamin Vautier » Arkivigite je 2010-07-06 per la retarkivo Wayback Machine ĉe encyclopédie audiovisuelle de l'art contemporain
- france Oficiala retejo de Ben Vautier
- france Kelkaj verkoj far Ben Vautier Arkivigite je 2010-06-08 per la retarkivo Wayback Machine
- france http://www.dailymotion.com/video/xd6rdz_ben-chanteur_creation