Beyoncé Knowles

usona ritmenblusa kaj soula kantistino kaj aktorino
(Alidirektita el Beyonce Knowles)

Beyoncé Giselle KNOWLES ([biːˈɑːnseɪ ˈnɒlz], Esperantigite Bejonse Ĵizel Noŭlz) (* 4-an de septembro 1981 en Hustono, Teksaso) estas usona ritmenblusa kaj soula kantistino kaj aktorino. Ŝi estis membro ĝis 2005 en la ritmenblusa ingrupo Destiny's Child. Oni plej ofte mencias ŝin kiel Beyoncé, kiu estas samtempe ŝia artista nomo.

Beyoncé
Beyoncé en 2013
Beyoncé en 2013
Bazaj informoj
Naskonomo Beyoncé Giselle Knowles
Naskiĝo 4-an de septembro 1981 (1981-09-04) (43-jaraĝa)
en Hustono
Edz(in)o Jay-Z
Ĝenroj R&B, soulo
Profesio kantistino, tekstistino, aktorino, producento, reĝisorino, dancistino, moda proponistino
Aktivaj jaroj 1997 - nuntempo
Eldoninto Columbia Records, Sony Urban Music
Retejo Beyoncé
Persona informo
Naskonomo Beyonce Giselle Knowles
Aliaj nomoj Queen B • First Lady of Music
Lingvoj angla
Loĝloko Bel Air
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater High School for the Performing and Visual Arts (en) Traduki
Alief Elsik High School (en) Traduki
The Center for Early Education (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Beyoncé Knowles
Familio
Patro Mathew Knowles (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Tina Knowles (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Solange Knowles Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Jay-Z (2008–) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Rumi Carter (en) Traduki, Blue Ivy Carter, Sir Carter (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Angela Beyincé (mul) Traduki (kuzo aŭ kuzino) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kantisto
aktoro
diskografa artisto
entreprenisto
dancisto
filmreĝisoro Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Austin Powers in Goldmember
Obsessed
The Lion King
Hip Hop Star
Signs
TTT
Retejo https://beyonce.com
vdr

Ŝi sursceniĝis en aĝo de sep jaroj, kiel lernanto de dancista lernejo kaj ankaŭ kiel membro de la preĝeja koruso. Tie - en la koruso - konatiĝis ŝi kaj ŝia nepo Kelly Rowland kun la pli postaj bandanoj Latavia Roberson kaj LeToya Luckett. Patro de Beyoncé, Mathew Knowles apogis komencon de formiĝo de Destiny’s Child en 1990. Anstataŭ Latavia kaj Letoya alvenis en 2000 Michelle Williams kaj Farrah Franklin.

Dum tiuj 10 komunaj jaroj, la junulinoj iĝis unu el la plej popularaj R&B-grupo, kiu vendis pli ol 33 milionojn da albumoj kaj ricevis du Grammy-premiojn.

La membroj de la grupo decidis en 2001 memstariĝi. Plej sukcesa el ili iĝis Beyoncé.

Ŝi komencis sian aktorinan karieron per la Mtv-produkto Carmen: A Hip Hopera. Ŝi aperis en 2002 en ĉarma rolo de Foxxy Cleopatra en amuzfilmo de Austin Powers: Ora ilo. Samtempe aperis ŝia unua albumeto Work It Out. Beyoncé poste laboris kun Jay-Z (03 Bonnie & Clyde)

Ŝia albumo Dangerously In Love aperis en junio de 2003 kaj alportis por ŝi kvin Grammy-premiojn, du Soul Train Award, kaj tri Bet Award.

Ŝi ankaŭ rajtis kanti la usonan himnon antaŭ plurmilionoj da spektantoj en malfermo de la Superbowl. Beyoncé partroprenis en la fama helpkoncerto 46664 en 2003.

En septembro de 2006 aperis dua soloalbumo de Beyoncé Knowles: B'Day

En aprilo de 2018 Beyoncé ludis du fojojn ĉe la Muzika Festivalo de Coachella.

Filmroloj en

redakti
  • Carmen: A Hip Hopera
  • The Fighting Temptations
  • La rozkolora pantero

Diskografio

redakti

2002/2004

redakti
  • 2003 - Dangerously in Love („Work It Out”, „'03 Bonnie & Clyde”, „Crazy in Love”, „Baby Boy”, „Me, Myself and I”, „Naughty Girl”)
  • 2004 - Live at Wembley

2005/2007

redakti
  • 2007 - The Beyoncé Experience

2008/2009

redakti
  • 2009 - I Am... Tour