Biksino

kemia kombinaĵo
Biksino
Biksino estas antioksidiga substanco trovata en plantoj de la familio de la Bixa orellana[1]
Alternativa(j) nomo(j)
  • Biksinolo
Kemia formulo
C25H30O4
CAS-numero-kodo 6983-79-5
ChemSpider kodo 4444638
PubChem-kodo 5281226
Merck Index 15,1312
Fizikaj proprecoj
Aspekto oranĝokoloraj kristaloj
Molmaso 394,511 g·mol-1
Denseco 1,035g cm−3[2]
Fandpunkto 217°C[3]
Bolpunkto 596°C[4]
Refrakta indico  1,4460
Ekflama temperaturo 197,8 °C
Acideco (pKa) 4.69
Solvebleco Akvo:Nesolvebla
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R20/21/22 R36/37/38
Sekureco S26 S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H311, H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P270, P271, P280, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P311, P321, P330, P332+313, P337+313, P361, P362, P363, P403+233, P405, P501[5]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Biksino, rokuoC25H30O4 estas natura organika kombinaĵo, oranĝokoloraj kristaloj trovataj en la semoj de la bikso orelana, apartenanta al la familio de la dukotiledonaj plantoj. Ĝi posedas anti-inflamajn, antitumorajn kaj antioksidigajn aktivecojn. Biksino ankaŭ estas uzatas en la traktado de kormalsanoj per inhibado de la fibrozo, inflamoj kaj oksidivaj malsanoj.

Plata kemia strukturo de la trans-biksino
Plata kemia strukturo de la trans-biksino

Proprecoj redakti

Biksino estas nesolvebla en akvo sed miksebla kun oleoj kaj etanolo. Ĝi apartenas al la familio de la karotenoidoj kaj posedas antioksidigajn, antifungajn kaj antibakteriajn aktivecojn. Historie, biksino estis unue observita en 1831 far Wackenroder dum separado de la pigmentoj de la karoto.

Al tiuj pigmentoj oni donis la terminon "karoteno" pro ĝia rilato kun tiu vegetalo (karoto). Nuntempe pli ol 600 malsimilaj strukturoj de karotenoidoj estas vaste distribuitaj en la vegetalaj kaj bestaj regnoj. La biksino estis unue izolita en 1825 de la franca kemiisto Jean-Baptiste Boussingault (1801-1887).[6] Tamen, la klarigo pri ĝia molekula formulo estis prezentata nur en 1917 far Heiduscka kaj Panzer. Multo el la baza kemio pri la biksino estis disvolvita de Karrer kaj liaj kolegoj (1929), kiuj uzis la terminojn "grandioza" kaj "unu el la plej belaj kombinaĵoj".

Tamen, Karrer duondubis pri la molekula formulo proponita de Heiduschka, erare asertinte ke ĝi devas esti C26H50O4. La biksino kaj la "norbiksino" estas specialaj inter la karotenoidoj ĉar iliaj molekuloj enhavas du fortajn polarajn grupojn. Biksino trovatas laŭ la cis kaj trans formoj pro ĝia poliena strukturo.[7]

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Environment and Health
  2. Chemnet
  3. Chemical Book
  4. Chemsrc
  5. PubChem
  6. Ourucum
  7. Polienaj strukturoj estas longaj karbonaj katenoj kun multaj duoblaj ligiloj kiu donas al la biksino antioksidigajn proprecojn.