Biri Szondy
Biri Szondy [sondi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szondy Biri estis hungara operetokantisto, subreto, primadono. Ŝia nobela antaŭnomo estis aldobolyi, ŝia (prenita) familia nomvarianto estis Szondi, ŝia origina plena nomo (laŭ hungarlingve kutima nomordo) estis Szotyory Magdolna Borbála [sotjori].
Biri Szondy | |
---|---|
Biri Szondy (meze en la suba vico) | |
Persona informo | |
Naskonomo | Szotyory (Szotyori) Magdolna Borbála |
Aliaj nomoj | Szondy Biri |
Naskiĝo | la 25-an de junio 1916 en Békéscsaba (Hungario) |
Morto | la 3-an de januaro 2010 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Szotyory Magdolna [1] naskiĝis la 25-an de junio 1916 en Békéscsaba, ŝi mortis la 3-an de januaro 2010 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Biri Szondy frekventis gimnazion en Szeged, ŝi komencis dancadi-kantadi en teatro ekde 1936. Post 3 jaroj ŝi jam estis videbla en la ĉefurbo (Teatro Városi (1939), Operetoteatro (Budapeŝto) (1940-1944)). En 1945 la ekzamena komisiono ne permesis la aktoradon por 3 monatoj. En la jaroj 1946 kaj 1947 ŝi apartenis laŭvice al Nacia Teatro (Szeged) kaj Operetoteatro, poste ŝi migris al Kanado. Kelkfoje ŝi ricevis rolojn en Toronto kaj Montrealo. Post jaroj ŝi translokiĝis al Florido. Depost fino de la socialismo ŝi revenis al Hungario.
Elektitaj teatraj roloj redakti
- Mihály Eisemann: Handa-banda - Marion
- Jenő Huszka: Gül Baba - Leila
- Imre Kálmán: Marica grófnő
- Szabolcs Fényes: Maya
Elektitaj kinfilmaj roloj redakti
- Jöjjön elsején (1940)
- Kölcsönkért férjek (1941)
- A láp virága (1942)