Blake EDWARDS (la 26-an de julio 1922 - la 15-an de decembro 2010 ) estis aklamita kinoreĝisoro, Oscar- gajninto kaj respondeca por pluraj gravaj produktadoj kiel la Rozkolora Pantero filmserio kaj la sukcesaj filmoj Breakfast at. Tiffany's kaj Victor Victoria.

Blake Edwards
Persona informo
Naskonomo William Blake Crump
Naskiĝo 26-an de julio 1922 (1922-07-26)
en Tulsa
Morto 15-an de decembro 2010 (2010-12-15) (88-jaraĝa)
en Santa Monica
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Los-Anĝeleso vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Patro Don Crump vd
Patrino Lillian Virginia McEdward vd
Edz(in)o Patricia Walker • Julie Andrews vd
Infanoj Jennifer Edwards • Geoffrey Edwards vd
Parencoj Emma Walton Hamilton vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroaktoroscenaristofilmproduktoroverkisto • filmaktoro • skulptisto • reĝisoro vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1942– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Naskiĝis la 26-an de julio 1922 en la urbo Tulsa, en Oklahomo, en Usono, nomata William Blake Crump. Infanaĝe li ludis en pluraj filmoj kaj eĉ verkis skriptojn. Lia sukceso en reĝisorado estis en 1961 kiam li reĝisoris kaj produktis la filmon Breakfast at Tiffany's, ĉefroligante la Okcar-gajninton Audrey Hepburn. En 1962 li reĝisoris la filmon Days of Wine and Roses kun Jack Lemmon kaj Lee Remick.

Post ĉi tiu filmo venis La Rozkolora Pantero ĉefrolita de la aktoro kaj komikulo Peter Sellers, kiu estis premiere prezentita en 1963 kaj iĝis komedia filmo kiu estis sekvita per ok pliaj filmoj kiuj ankaŭ iĝis furoraĵoj.

En 1959 li reĝisoris la komedion Operation Petticoat kun Cary Grant kaj Tony Curtis. En 1965 li skribis kaj reĝisoris la komedion The Great Race kun Jack Lemmon kaj Tony Curtis. En 1984 li reĝisoris la filmon Mickey kaj Maud kun Dudley Moore en la gvidrolo.

Post lia geedziĝo kun filmaktorino Julie Andrews, li reĝisoris kaj produktis plurajn filmojn kun ŝia partopreno, inkluzive de Darling Lili, la komedio 10, la dramo That's Life! (1986), kaj la premiita filmo Victor Victoria.

En la 75-a Akademia Premio en 2004, Edwards ricevis honoran Oskaron por dumviva atingo.

Li estis edziĝinta al Patricia Walker inter 1953 kaj 1967 kaj ili havas du infanojn kune. De 1969 ĝis lia morto li estis edziĝinta al Julie Andrews kaj ili havas du adoptfilinojn.

En 2005 li ricevis honordoktorecon de Ŝtata Universitato de Arizono [1].

Referencoj redakti

  1. Honorary Degrees, Arizona State University

Eksteraj ligiloj redakti