Blanca Martínez SUÁREZ (Madrido, 21a de oktobro 1988) estas hispana aktorino kiu famiĝis per la roloj de Julia Medina en la televida serio El internado (2007-2010) kaj de Ainhoa Montero en El Barco (2011-2013). Ŝi estis nomumita al Goja-premioj pro sia ludado en la filmo La piel que habito (2011) de Pedro Almodóvar kiel plej bona nova aktorino; Ŝi laboris por famaj reĝisoroj kiel Imanol Uribe, José Luis Cuerda, Pedro Almodóvar kaj Álex de la Iglesia; kun la du lastaj, ŝi protagonistis en kelkaj filmoj.

Blanca Suárez
Persona informo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1988 (1988-10-21) (35-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato Reĝo Johano Karlo vd
Familio
Amkunulo Mario Casas • Javier Pereira • Dani Martín • Miguel Ángel Silvestre • Joel Bosqued • Javier Rey vd
Profesio
Okupo aktoro vd
Aktiva dum 2007– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Ŝi ekkarieris en 2007, ĉe la fimo Eskalofrío, reĝisorita de Isidro Ortiz, sed en la televida serio El internado de Antena 3 ŝi populariĝis,[1]​ kaj eĉ plie protagonistis laŭ la sezonoj pluis.[2]​ En 2008 ŝi partoprenis en la filmo Cobardes, de José Corbacho, per malgranda rolo. En 2009 ŝi aperis en la komedio Fuga de cerebros reĝisorita de Fernando González Molina[3]​ kaj en El cónsul de Sodoma, biografia filmo pri la verkisto Jaime Gil de Biedma.[4]

En 2014 ŝi faris duarangan rolon en My bakery in Brooklyn de Gustavo Ron.[5]​ En 2015 ŝi ludis en historia serio de La 1 Carlos, Rey Emperador la rolon de Izabela de Portugalio.[6]​ Poste, ŝi aliĝis al serieto de Telecinco Lo que escondían sus ojos, en kiu ŝi ludis la rolon de la aristokratino Sonsoles de Icazam, kiu estis sekreta amatino de faŝisto Ramón Serrano Súñer, bofrato de Francisco Franco.[7] En oktobro samjare, ŝi aperis en la filmo Mi gran noche, reĝisorita de Álex de la Iglesia, kun Raphael, Mario Casas, Pepón Nieto kaj Terele Pávez, inter aliaj.

Ŝi aperis en la unua serio originala de Netflix en Hispanio Las chicas del cable, kio premieris en la 28a de aprilo 2017. Sanjare ŝu aperis en la filmo El bar, de Álex de la Iglesia, en kiu ŝi kunprotagonistas por kiu la aktorino devis maldikiĝi 9 kilogramojn. En oktobro samjare ŝi ekfilmis Tiempo después, reĝisorita de José Luis Cuerda, en kiu ŝu ludas la rolon de Méndez. En 2018 ŝi aperis en A pesar de todo kaj en 2019 en El verano que vivimos en kiu ŝi ludis la ĉefrolon, Lucía Vega.[8]

Aliaj filmoj redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Blanca Suárez en la hispana Vikipedio.