Blankaflugila anaso

La Blankaflugila anaso (Asarcornis scutulataCairina scutulata) estas granda specio de anaso, iam lokigita en la genro Cairina kaj rilata al la plaŭdanasoj. Tamen analizoj de DNA[1] kaj la biogeografia modelo de distribuado indikas, ke la anatomia simileco kun la Moskanaso estas konfuziga. Tiele tiu specio estus pli taŭge lokigita en monotipa genro kiel Asarcornis scutulata, kiu aspektas nerilata al la Moskanaso sed pli proksime al la merganasoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankaflugila anaso
Blankaflugila anaso en bestoĝardeno de Bristol, Anglio
Blankaflugila anaso en bestoĝardeno de Bristol, Anglio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Asarcornis
Specio: A. scutulata
Asarcornis scutulata
(Müller, 1842)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Malaienente Cairina scutulata

Tiu estas unu el la plej grandaj specioj de anasoj. Longo estas 66 – 81 cm kaj enverguro estas 116 – 153 cm.[2] Maskloj pezas 2.95 – 3.9 kg, dum inoj pezas 1.95 – 3.05 kg.[3] Plej rimarkinda karaktero ĉe plenkreskuloj estas malhela korpo kontraste kun la blankecaj kapo kaj kolo. Maskloj havas ĉefe senkoloran flavecan bekon, nigrecan makuletecon en kapo kaj supra kolo, blankaj malgrandaj kaj mezaj kovriloj kaj internaj bordoj de triarangaj kaj bluecgrizaj duarangaj. Dumfluge la blankaj flugilkovriloj kontrastas kun la resto de la flugiloj. Inoj estas pli malgrandaj kaj kutime havas pli dense makulecajn kapon kaj supran kolon. Junulo estas pli senkolora kaj pli malhelbruna.[4]

Tiu sekretema specio laŭ nuna kono manĝas nur nokte. Ties dieto konsistas el semoj, akvaj plantoj, greno, rizo, helikoj, malgrandaj fiŝoj kaj insektoj.[3] Ili loĝas ĉe nefluaj aŭ malrapide fluantaj naturaj aŭ artefaritaj humidejoj, ene aŭ ĉe ĉiamverdaj, deciduaj aŭ marĉaj arbaroj, en kiuj ĝi dependas por ripozado kaj nestumado, kutime el arbotruoj. Kvankam malaltaj teroj (sub ĉ. 200 m) havigas taŭgan habitaton, ili loĝas ĝis 1,400 m, ĉefe ĉe altebenaĵoj havantaj lantajn nesekiĝontajn riverojn kaj lagetojn.[4]

Distribuado kaj statuso redakti

 
Ĉe Akvabirda Parko Sylvan Heights, Norda Karolino

Historie la Blankaflugila anaso estis amplekse distribuata el nordorienta Barato kaj Bangladeŝo, tra Sudorienta Azio al Javo kaj Sumatro. Nun ĝi estas formortinta en Javo. En Barato, la anaso troviĝas nur en la nordorienta parto de la lando kun ĉefa koncentro en orienta Asamo kaj apudaj areoj de Arunaĉal Pradeŝ.[5] Tamen, en 2002 ĝi havis populacion de nur 800, kun ĉirkaŭ 200 en Laoso, Tajlando, Vjetnamio kaj Kamboĝo, 150 en Sumatro, ĉefe en Nacia Parko Way Kambas kaj 450 en Barato, Bangladeŝo kaj Birmo.

En Barato, la ŝlosilaj protektataj areoj por la Blankaflugila anaso estas la Nacia Parko Dibru-Saikhowa, la naturrifuĝejo Dihing-Patkai, la Nacia Parko Nameri kaj la Nacia Parko Namdapha.[6]

La Blankaflugila anaso loĝas en densaj tropikaj ĉiamverdaj arbaroj, ĉe riveroj kaj marĉoj.[7]

Ili tendencas nestumi en arbokavaĵoj, kaj estas minacataj parte pro detruado de arbotruoj kiu detruas ties nestolokojn. La drenado de marĉoj kaj riveroj kaj ankaŭ aliaj formoj de habitatodetruado estas detruante la habitaton kie ili povus survivi. Aldonaj minacoj estas perdo de genetika varieco, ĝenado, ĉasado kaj kolektado de ovoj kaj idoj por maĝo aŭ kiel maskotoj.[8]

Pro pliiĝanta habitatoperdo, malgranda populacigrando, kaj ĉar tiu anaso estas ĉasata por ovoj, maskotoj kaj manĝo, la Blankaflugila anaso estis taksata kiel Endanĝerita en la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.[9] Ĝi estas listata en la Apendico I de CITES.

Surprize la Blankaflugila anaso troviĝas ankaŭ en la centra sumatra provinco de Riau, specife en la humidaj akaciplantejoj de granda kompanio de pasto kaj papero. Tiuj plantejoj almenaŭ portempe havigas taŭgan habitaton inter regulaj rikoltoj (unufoje ĉiu 4a–5a jaro). Tiuj anasoj estas ofte observataj laŭlonge de kanaloj kie grandaj kaj pendantaj arboj de genro Acacia havigas ombron kaj kovron el predantoj kaj loko kie manĝi kaj ripozi. La trankvila akvo de la kanaloj de la plantejoj havigas neĝenan kaj izolan lokon, for el lokaj komunumoj kiuj povus ĉasi la anasojn aŭ kolekti ties ovojn. Ankaŭ proksimaj naturarbaraj konservareoj kaj verdaj zonoj havigas taŭgan nestan kaj ripozan habitaton en proksimeco al kanaloj.

Ĝi estas la ŝtata birdo de Asamo en Barato.

Referencoj redakti

  1. (1999) “Phylogeny and biogeography of dabbling ducks (genus Anas): a comparison of molecular and morphological evidence”, Auk (PDF) 116 (3), p. 792–805.  Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-02-05. Alirita 2012-01-01.
  2. Ogilvie & Young, Wildfowl of the World. New Holland Publishers (2004), ISBN 978-1-84330-328-2
  3. 3,0 3,1 [1] Arkivigite je 2014-06-08 per la retarkivo Wayback Machine (2011).
  4. 4,0 4,1 [2] (2011).
  5. Choudhury, A.U. (1996). Survey of the white-winged wood duck and the Bengal florican in Tinsukia district & adjacent areas of Assam and Arunachal Pradesh. The Rhino Foundation for Nature in North East India, Guwahati, Barato.
  6. Choudhury, A.U.(2000). The Birds of Assam. Gibbon Books & WWF-India NE Reg. Office, Guwahati, Barato.
  7. WWF Barato: Blankaflugila anaso
  8. Google Books
  9. "iucn"