Robert B. „Bobby“ Jaspar (* 20-an de februaro 1926 en Lieĝo (Belgujo); † 4-an de marto 1963 en Novjorko) estis belga ĵazmuzikisto (tenorsaksofonisto kaj flutisto).

Bobby Jaspar
Persona informo
Naskiĝo 20-an de februaro 1926 (1926-02-20)
en Lieĝo
Morto 4-an de marto 1963 (1963-03-04) (37-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Robermont Cemetery
Ŝtataneco Belgio
Familio
Patro Marcel Jaspar
Parencoj Paul Jaspar
Joseph Jaspar
Okupo
Okupo pianisto • saksofonisto • ĵazmuzikisto
vdr

Vivo kaj verkado redakti

En la aĝo de 11 jaroj Jaspar komencis ludi pianon kaj klarneton, kiel dekkelkjarulo li transiris al aldo- kaj tenorsaksofono. En 1945 li muzikis kune kun Toots Thielemans en diksilando-bando. Post kiam Jaspar estis muzikinta por la usonaj soldatoj en okcidenta Germanujo, li vivis ekde 1950 en Parizo, kie li ludis koncerte kaj registradstudie kun multaj francaj (André Hodeir, Bernard Peiffer) kaj usonaj muzikistoj de moderna ĵazo, inter ili kun Dave Amram, Chet Baker kaj Jimmy Raney. En 1956 li transloĝiĝis kun sia edzino, kantistino Blossom Dearie al Novjorko. En 1956/57 li prezentis kun la kvinopo de J. J. Johnson; En 1957 li laboris mallonge kun Miles Davis. Kun la kvinopo de Donald Byrd li vaste koncertvojaĝis en 1958 tra Eŭropo. En 1959 li laboris kiel gastsoloisto kun la triopo de Bill Evans, en 1960 kun kantistino Chris Connor, sed ankaŭ kun Attila Zoller en kvaropo por iom longa tempo en la ĵazklubejo Village Vanguard. En 1961 li kaj Zoller estis en Eŭropo. Kun la belga gitaristo René Thomas li entreprenis 1962 pluan vojaĝon tra Eŭropo. Jaspar laboris ankaŭ kun John Coltrane, Elvin Jones, Herbie Mann kaj partoprenis la realigon de la filmmuziko por Una storia milanese, komponita de John Lewis. Lastan fojon li prezentis en la londona ĵazklubejo Ronnie Scott’s Jazz Club, antaŭ ol li pro grava kormalsano devis reiri al Novjorko. Korĥirugio supozeble kombinite kun drogokonsumo kaŭzis lian fruan morton.

Bobby Jaspar validas kiel ritmosperta, melodie inventema tenorsaksofonisto kun influoj de Lester Young, Stan Getz kaj Zoot Sims.

Laŭ li nomiĝas la premio Prix Bobby Jaspar de franca Akademio de ĵazo por la plej bona eŭropa ĵazmuzikisto de la jaro.

Diskoj redakti

Kiel bandestro redakti

Kiel gastmuzikisto redakti

  • 1954 Jimmy Raney: Visits Paris (Fresh Sound)
  • 1957 Hank Jones Trio plus Bobby Jaspar
  • 1957 J. J. Johnson: Live At The Café Bohemia (Fresh Sound)
  • 1957 Idries Sulieman & John Coltrane: Interplay (Prestige Records)
  • 1959 Wynton Kelly: Kelly Blue (OJC)
  • 1962 Herbie Mann: Flute Souflé (OJC)
  • 1962 Chet Baker: Italian Session (RCA)
  • 1962 John Lewis: A Milanese Story / Animal Dance (Collectables)

Literaturo redakti