Dave Amram

usona muzikisto

David Werner „Dave“ Amram (* 17-an de novembro 1930 en Filadelfio, Pensilvanio) estas usona ĵazmuzikistoj (kornisto) kaj komponisto.

Dave Amram
David Amram.jpg
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1930 (1930-11-17) (89-jara)
en Filadelfio
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato George Washington • Manhattan School of Music
Okupo
Okupo kantaŭtorokomponistodirigento • aŭtobiografo • kornisto • ĵazmuzikisto • kantotekstisto • filmkomponisto
Information icon.svg
vdr

Vivo kaj verkadoRedakti

Amram, kuzo de Otto Klemperer, ludis komence pianon kaj trumpeton, transiris tamen al korno jam kiel dekkelkjarulo, kiam la familio transloĝiĝis al Vaŝingtono. Ĝis 1948 li vizitis la konservatorion Oberlin College, por studi sekve je la Universitato George Washington. Dum sia studotempo li muzikis kiel kornisto en la National Symphony Orchestra. Ekde 1953 li estis kun la armea simfoniorkestro en Eŭropo, kie li restis post sia militservo por ludi en Frankfurto ĉe Majno kun Attila Zoller, Jutta Hipp kaj Albert Mangelsdorff kaj surdiskigi en Parizo kun Bobby Jaspar, Henri Renaud kaj Lionel Hampton. Reveninte en Usonon li prezentis kun Charles Mingus, Oscar Pettiford, Sonny Rollins kaj Thelonious Monk. Inter 1956 kaj 1960 li direktis propran ĵazbandeton, kiu en 1957 prezentis kun poeto Jack Kerouac. En 1977 li apartenis al tiuj ĵazmuzikistoj, kiuj same kiel Dizzy Gillespie, Earl Hines und Stan Getz malgraŭ interveno de la usona ministrejo por eksteraj aferoj prezentis en Havano. Albumoj kiel „Havanna/ New York“ (1977) aŭ „Latin Jazz Celebration“ (1983) montras lian intereson pri la renkonto de usonaj kaj kubaj muzikistoj kiel Paquito D'Rivera.

Ekde 1960 li koncentriĝis pri verkado kiel komponisto. Por la teatrejo ĉe Lincoln Center li verkis meze de la 1960-aj jaroj scenomuzikojn; en1967 li estis helpisto de Leonard Bernstein. En siaj komponaĵoj li uzas ĵazan materialon en simfoniaj verkoj, riĉigas tamen ankaŭ ĵazkomponaĵojn per eroj el aliaj muzikkulturoj. Li verkis filmmuzikojn, sed ankaŭ flutkonĉerton por James Galway. Lia opero The Final Ingredient estis disradiataj en 1965 je televidelsendo kaj publikigita en 1996 kiel lumdisko. Dum la partitago de la Demokratoj en 2008 estis Dumtempe Loĝanta Artisto.

Krome Amram muzikas en sia ĵazkvaropo, en kiu ankaŭ aktivas lia filo Adam.

DiskojRedakti

  • 1992: Havana/New York (Flying Fish Records)
  • 1995: Pull My Daisy (Premier Recordings)
  • 1996: At Home/Around the World (Flying Fish Records)
  • 1997: No More Walls (Flying Fish Records)
  • 1998: Triple Concerto (Flying Fish Records)
  • 1999: Southern Stories (Cedar Glen)
  • 1997: Manchurian Candidate (Premier Recordings)
  • 2004: David Amram (Naxos)
  • 2005: Pictures of the Gone World (Synergy Ent)

FontojRedakti

  • Geza Gabor Simon, Immens gut. Attila Zoller. Sein Leben und seine Kunst. Budapeŝto 2003. ISBN 9632069285
  • Martin Kunzler, Jazz-Enzyklopädie vol. 1. ISBN 3-499-16512-0

LiteraturoRedakti

  • Douglas Brinkley. Vibrations: The Adventures and Musical Times of David Amram (Thunder's Mouth Press, 2001) ISBN 1-56025-308-8

Eksteraj ligilojRedakti