Bodjani
Bodjani, serbe Бођани, slave Bođani, germane Bogjani, hungare Bogyán estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka en municipo de Baĉ.
Bazaj informoj
redakti- Areo: km²
- Loĝantaro: 1110
- Poŝtkodo: 21427
- Telefonprefikso: 21
- Aŭtokodo: NS
Situo
redaktiLegendo
redaktiSerba blinda kuracisto Bogdan lavis sin tie en la fonto, poste li denove vidis. Danke al tio li fondis abatejon, kiu kune kun la apuda vilaĝo ricevis nomon Bogdan.
Historio
redaktiHungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1342 en formo "Boian", en 1543 en formo "Bogyán", baldaŭe turke Budinovce. En 1876 inundo okazis. En 1900 loĝis en Bogyán 854 homoj, (407 sudslavoj, 313 serboj, 77 germanoj, 56 hungaroj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, al distrikto de Hódság, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj iĝis parto de Hungario ĝis 1944. En 2002 loĝis en Bodjani 1113 da homoj, (serboj 586 (53 %), kroatoj 172 (16 %), jugoslavianoj 127 (11 %), hungaroj 50 (5 %), ukrainoj 46).
Vidindaĵoj
redakti- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Eliaso de 1856, la turo estas 20 m-ojn alta
- ortodoksa abatejo