Bogodar Winid (naskiĝis la 25-an de majo 1922 en Brzeziny, mortis la 14-an de decembro 1996 en Varsovio) – pola geografo kaj kartografo. Filo de konata geografo Walenty Winid, konsulo de Pollando en Ĉikago. Li finis geografiajn studojn en Jagelona Universitato en 1947 kaj konsulajn studojn en Komerca Akademio de Krakovo en 1948. En 1963 doktoriĝis, kaj en 1971 iĝis eksterordinara profesoro. Unu el organizantoj de Geografia Instituto ĉe Varsovia Universitato, poste laboris en Universitato de Vroclavo, kaj en la jaroj 1964-1969 lekciis en Adis-Abebo. Reveninte al Pollando denove laboris en Varsovia Universitato kiel direktoro de Afrikanistika Studumo. En la jaroj 1977-1980 estis gvidanto de Kartografia Katedro. De 1980 ĝis 1986 estis spertulo de Unuiĝintaj Nacioj pri la tema kartografio en Bangladeŝo, kaj poste en Demokratia Popola Respubliko Jemeno. Post reveno al Pollando iĝis direktoro de Instituto pri Evolulandoj.

Bogodar Winid
Persona informo
Naskiĝo 25-an de majo 1922 (1922-05-25)
en Brzeziny
Morto 14-an de decembro 1996 (1996-12-14) (74-jaraĝa)
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Alma mater Jagelona Universitato
Okupo
Okupo geografokartografo • Africanist
vdr

Verkaro redakti

Inter pli ol 150 publikaĵoj, pli ol 40 rilatis al kartografio. Li ankaŭ prilaboris kelkdekon de mapoj kaj atlasoj.

Distingoj redakti

Distingita per Arĝenta Merit-Kruco (1954)

Bibliografio redakti

Prace i studia geograficzne (Laboraĵoj kaj geografiaj studoj), 26-a volumo, 50-lecie pracy dydaktycznej i naukowej Katedry Kartografii Wydziału Geografii i Studiów Regionalnych Uniwersytetu Warszawskiego (50-jariĝo de didaktika kaj scienca laboro de Kartografia Katedro de la Geografia Fakultato kaj Regionaj Studoj ĉe Varsovia Universitato). Wydawnictwa Uniwersytetu Warszawskiego (Eldonaĵoj de Varsovia Universitato), Warszawa 2000, ISBN 83-235-0177-7