Borsodszirák
Borsodszirák [borŝodsirAk] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Edelény. Ĝis 1907 la oficiala nomo estis nur Szirák, sed poste laŭ peto de poŝto oni ricevis antaŭnomon Borsod por fari diferencon inter la 2 komunumoj.
Borsodszirák | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3796 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 188 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 108 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 16′ N, 20° 46′ O (mapo)48.26063888888920.768811111111Koordinatoj: 48° 16′ N, 20° 46′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 11,01 km² (1 101 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Borsodszirák [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Areo: 11 km²
- Alto super marnivelo: 125 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.2628/20.7679
- Loĝantaro: 1210
- Poŝtkodo: 3796
- Telefonprefikso: 48
Situo redakti
Abaújlak situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Miskolc-Tornanádaska. Edelény troviĝas 5, Miskolc 15 km-ojn.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1261 laŭ tiama ortografio "Zyrakh". Tiutempe la kampoj apartenis al episkopejo de Eger. En 1566 la tataroj bruldetruis la vilaĝon. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj vilaĝanoj el la eklezia bieno. En 1960 kolĥozo nomata Béla Bartók formiĝis, kiu havis tutlandan konatecon. Vilaĝservoj estas lernejo, kulturdomo, kuracejo, poŝto.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al (Granda) Dipatrino de 1780
- ferostatuo pri Johano Nepomuka de 1839
- monumentoj de falintoj de ambaŭ mondmilitoj
Fontoj redakti
- hungara kaj germana Vikipedioj
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- w.vendegvaro.hu
- w.nagyvofely.hu
- w.gyaloglo.hu
- w.borsodszirak.hu