Breitenbach SO
![]() |
- La mallongigo SO en Breitenbach SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Breitenbach.. |
Breitenbach estas komunumo kaj la ĉefloko de la distrikto Thierstein en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 3 536 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Breitenbach | |
---|---|
Blazono de Breitenbach | |
Breitenbach | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Thierstein |
Geografia situo | CH1903: 607987 / 250841 (mapo)47.4083333333337.5444444444445Koordinatoj: 47° 24′ N, 7° 33′ O; CH1903: 607987 / 250841 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3536 |
Areo | 6,83 km² |
Alteco | 392 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4226 |
Komunumkodo | 2613 |
Mapo de Breitenbach | |
GeografioRedakti
Breitenbach situas norde de la Soloturna Ĵuraso ĉe la orienta bordo de la rivereto Lüssel, alfluanto de Birs.
Najbaraj komunumojRedakti
La komunumo Breitenbach limas en nordo al Brislach (BL), en nordoriento al Himmelried, en oriento al Nunningen, en sudoriento al Fehren, en sudo al Büsserach, kaj en okcidento al Wahlen.
TrafikoRedakti
En Breitenbach kruciĝas la kantonaj ĉefvojoj n-ro 253 (de Zwingen tra Breitenbach kaj Passwang-Pasejo al Balsthal) kaj 267 (de Laufen tra Breitenbach al Liestal). Per poŝtaŭtolinioj laŭlonge de tiuj du vojoj, la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
PartnerurboRedakti
Partnerurbo de Breitenbach estas la komunumo kaj urbo Grossbreitenbach en la distrikto Ilm de la ferderacia lando Turingio en Germanio.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Breitenbach datiĝas el la jaro 1152 jam tiam kiel Breitenbach. En Breitenbach estis trovitaj restaĵoj de la La-Tène-kulturo kaj tri romiaj konstruaĵoj. Ek de la jaro 1200 la voktoj en Breitenbach estis la Grafoj de Thierstein. Post la formorto de la nobela familio de Thierstein Breitenbach en la jaro 1522 fariĝis definitive posedaĵo de la urbo Soloturno, kiu en la jaro 1529 koncedis al la loĝantoj de Breitenbach la liberaĉeton de la individua servuteco. [1]
Vidu ankaŭRedakti
- Aliaj lokoj kun la nomo Breitenbach
Notoj kaj referencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo de la komunumo Breitenbach
- Breitenbach SO en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Breitenbach – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)