Großbreitenbach

komunumo en Turingio, Germanio
(Alidirektita el Grossbreitenbach)

Großbreitenbach estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ilm de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 5956 loĝantojn. Komence de 2019 la urbo akceptis plurajn antaŭe najbarajn komunumojn en sia urba teritorio kaj kadre de tio ricevis novan komunumokodon: ekde tiam ankaŭ la loĝlokoj Altenfeld, Böhlen, Friedersdorf, Gillersdorf, Herschdorf, Neustadt am Rennsteig und Wildenspring apartenas al la urbo.

Großbreitenbach
Blazono
Großbreitenbach (Germanio)
Großbreitenbach (Germanio)
DEC

Map

kampara komunumo • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Ilm
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Großbreitenbach
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036781
Poŝtkodo 98701
Aŭtomobila kodo IK
Oficiala Municipokodo 16070058
Politiko
Komunumestro Petra Enders
Partio de komunumestro Großbreitenbach 2000
Adreso de la administrejo Markt 11-13
Demografio
Loĝantaro 5956 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 35′ N, 11° 1′ O (mapo)50.583311.012Koordinatoj: 50° 35′ N, 11° 1′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 630 m
Areo 19,62 km²
Oficiala retejo https://www.lg-grossbreitenbach.de/
vdr

Partnera komunumo redakti

 
urbodomo
 
eksa fervoja stacidomo

Partnera komunumo de Großbreitenbach estas la komunumo Breitenbach, ĉefloko de la distrikto Thierstein en Kantono Soloturno en Svislando. Sur edukada skalo ekzistas sukcesa kunlaborado de la surloka Ŝtata integriglernejo kun Goeta lernejo (Ilmenau).

Historio kaj infrastrukturo redakti

La urbo troviĝas ĉe la nordokcidenta rando de la Turingia Skista Montaro en tre linda ĉirkaŭaĵo inter la Rennsteig-migradopado kaj la valo de la rivero Schwarza. En 1399 estis la unua endokumenta mencio de vilaĝo situanta ĉe grava komerca vojo tra la Turingia Arbaro. Urbaj rajtoj venis en 1855. Ekspluato de kupro, arĝento kaj sulfuro sed ankaŭ komercado gravis komence. En la 17-a jarcento la vilaĝo estiĝis centro de komercado pri oleaĵoj. Menciindas ankaŭ la fabrikado de instrumentoj muzikaj, teksitaĵoj, porcelano, vitraĵoj, kanpafiloj, alunaĵoj, vitriolaĵoj. Multis ankaŭ muelejoj.

Hodiaŭ produktatas maŝinoj. Gravas ankaŭ la turismumado somera kaj vintra. Krome la urbo havas liberaeran naĝejon kaj pafejon sportan. Fervojlinio al Ilmenau tra Gehren kaj Langewiesen ne plu ekzistas.

Vidindaĵoj redakti

Gefiloj de la urbo redakti

Eksteraj ligiloj redakti